Eddy WALLY (naskiĝis la 12-an de julio 1932, mortinta la 6-an de februaro 2016) estis belga kantisto konata de la furorkantoj Chérie kaj Ik spring uit een vliegmachien.

Eddy Wally
Persona informo
Naskonomo Eduard Van De Walle
Aliaj nomoj Eddy Wally
Naskiĝo 12-an de julio 1932 (1932-07-12)
en Zelzate
Morto 6-an de februaro 2016 (2016-02-06) (83-jaraĝa)
en Zelzate
Mortokialo cerba sangado
Ŝtataneco Belgio
Familio
Edz(in)o Mariëtte Roegiers
Infano Marina Wally
Okupo
Okupo kantistoaktoro
TTT
Retejo http://www.eddywally.be/
vdr

Li estis lerneja ekzemplo de konata flandro kaj liaj koncertoj ĉiam altiras multajn homojn. Tamen estis neklara ĉu la homoj lin admiras aŭ primokas.

Eddy Wally (foto Bert Heymans

Eddy Wally naskiĝis en Zelzate, kiel Eduard VAN DE WALLE. Lia patro estis komercisto je bazaro kaj mortis juna. Van De Walle studis akordeonon. Li laboris en teksejo en Sas van Gent. Tie li ekkonis Mariëtte Roegoers, kun kiu li geedziĝis.

Poste li malfermis 'dancejon' en Ertvelde (Orienta Flandrio). En 1966 li ekkonis la nederlandan produktoron Johnny Hoes. Sub givdado de Hoes Eddy Wally registras sian unuan kanton, Chérie, kiu iĝas tre sukcesa. Wally atingis la unuan lokon de la flandra listo de furorkantoj. Poste li registris ankoraŭ pli ol kvindek kantojn.

Eddy Wally sin nomas The Voice of Europe (eo: La voĉo de Eŭropo), imitante tiel Frank Sinatra, kun kiu li ŝatas sin kompari.

Wally ankaŭ estas konata ekster Belgio. Li eĉ estas konata en Britio pro sia regula aperado en la programo Eurotrash (eo: Eŭrorubaĵo). Li ankaŭ koncertis en la usona Las Vegas kaj eĉ en Ĉinio.

Eksteraj ligiloj redakti