Edgars GROTS (naskiĝis la 3-an de septembro 1894 en Saikava, Latvio; mortojaro nekonata) estis latva esperantisto. Ĝis aprilo 1926 li estis la dua budhana monaĥo en Latvolando, ano de la ordeno "Sangha". Li estis vegetarano kaj abstinenculo.

Edgars Grots
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1894 (1894-09-03)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Latvio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis esperantisto ekde 1910. De 1922 ĝis 1928 li estis estrarano de Latva Esperanto-Societo. De 1925 ĝis 1932 li estis vicdelegito de UEA en Riga. Ekde 1927 li estis membro de la Lingva Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti