Edith Meller
Edith Meller, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Meller Edith Karolina estis hungardevena germana filmaktoro. Ŝia edzo estis Georg Jacoby.
Edith Meller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Meller Edith Karolina |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1897 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de oktobro 1953 (56-jaraĝa) en Berlino |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Ernö Meller (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Edith Meller[1][2] naskiĝis la 16-an de septembro 1897 en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de oktobro 1953 en Berlino.
Biografio
redaktiEdith Meller devenis el juda familio. Ŝi estis edukita en Vieno, kie ŝi studis aktoradon. Ŝi debutis en muta filmo en 1916. Ŝi edziniĝis en 1922, divorcis en 1930. Ŝia edzo helpis sian filman karieron. Ĉiujare ŝi rolis en pluraj filmoj. Pro la nazioj ŝia filma kariero tuj finiĝis. En 1936 ŝi naskis filinon. Dum la 2-a mondmilito ŝi sukcese kaŝiĝis kaj evitis la holokaŭston.
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Bogdan Stimoff (debuta rolo, 1916)
- The Profligate (1917) - S-ino Stonehay
- Mamsell unnütz (1918) - Julia Adamie
- Die Frau ohne Seele (1920) - Irene von Mengern
- Der Bekannte Unbekannte (1922) - Baronino Davenport
- Wir halten fest und treu zusammen (1929) - Carola Triller