Waldkirch SG
![]() |
- La mallongigo SG en Waldkirch SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Waldkirch.. |
Waldkirch | |
---|---|
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Sankt-Galo |
Koordinatoj | 47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3231 |
Areo | 31,25 km² |
Alteco | 620 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9205 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumoRedakti
Waldkirch estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3231 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
GeografioRedakti
Waldkirch limas al la komunumoj Bischofszell, Hauptwil-Gottshaus, Gossau SG, Andwil, Gaiserwald, Wittenbach kaj Häggenschwil. La komunumo havas tre kamparan karakteron (63,8% de la areo estas agrikulturaj). La komunumo konsistas krom el la kernvilaĝo Waldkirch el la vilaĝetoj Bernhardzell, Ronwil, Edlischwil kaj Hohfirst kaj ankaŭ la setlejoj Obergrimm, Oberwil kaj Rüti.
TrafikoRedakti
Waldkirch atingebla de Sankt-Galo kaj Gossau SG facile per poŝtaŭto.
HistorioRedakti
Unua skriba mencio de loko en la hodiaŭa komunumo Waldkirch datiĝas el la jaro 818 en dokumento per kiu iu Anno donacis sian havaĵon en Hohenfirst (Hounfirst) al la Monaĥejo Sankt-Galo. Waldkirch mem estis unan fojon menciita en la jaro 879 okaze de tereninterŝanĝo kun la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 898 la episkopo Salomono la 3-a donacis la lokon Bernhardzell al la Monaĥejo Sankt-Mangen apud Sankt-Galo.
Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 la municipoj Bernhardzell kaj Waldkirch estis kunigitaj al la hodiaŭa komunumo Waldkirch SG.