Edmond Bouvier

svisa esperantisto

Edmond BOUVIER (naskiĝis en 1890, mortis en 1918) estis svisa esperantisto el Ĝenevo.[1]

Edmond Bouvier
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1889 (1889-11-30)
Morto 30-an de novembro 1917 (1917-11-30) (28-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Bouvier studis kian lingvosciencon en Ĝenevo. En la akademia jaro 1910-1911 li estis unu el la studentoj de Ferdinand de Saussure, kiu instruis la kurson "ĝenerala lingvistiko".[2] Dum tiuj jaroj Bouvier lernis Esperanton kaj funde konis la lingvon.[1] Dum jaroj postaj, li kunlaboris por la revuo Esperanto per alsendo de tradukoj kaj per korektado de la presprovaĵoj.

En 1918 Bouvier june mortis post longa malsano. Hector Hodler priskribis Bouvier jene: "tiel modesta, kiel klera".[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Hector Hodler (1918). “Niaj mortintoj”, Esperanto, p. 48 (12). 
  2. Daniele Gambarara (2005). “Un texte original présentation des textes de F. de Saussure”, Cahiers Ferdinand de Saussure: Revue suisse de linguistique générale 58, p. 32.