Eduard REICHARDT (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1827 en Camburg, mortinta la 26-an de oktobro 1891 en Jena) estis germana atrikulturĥemiisto.

Eduard Reichardt
Persona informo
Eduard Reichardt
Naskiĝo 19-an de oktobro 1827 (1827-10-19)
en Camburg
Morto 1-an de januaro 1891 (1891-01-01) (63-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj agado

redakti

Post trejniĝo apotekista li studis ekde 1850 ĥemion kaj farmacion ĉe la Universitato de Jena. Dumstudade li iĝis ano de la studenta korporacio Burschenschaft Germania Jena.[1] En 1854 li dungitis kiel instruisto pri ĥemio ĉe la Agrikultura instituto kiu flegis tre bonajn kontaktojn kun la universitato. En 1857 sekvis lia habilitiĝo kaj la eksterorda profesoreco sekvis en 1862. Ĝismorte li faris prelegojn en Jena pri agrikulturĥemio, teĥnika ĥemio kaj farmacio. Samtempe li estris la sekcion agrikulturan ĉe la Terenkultivada provad-stacio en Jena. Tie li gvidis multon da fitoĥemiaj kaj fiziologiaj eksperimentoj kaj povis montri i.a. ke feraj oksidoj kaj aluminia oksido absorbas sufiĉe da karbonata acido antaŭ retransdono per kio kalcia karbonato kaj magnezio kaj kalcia fosfato enterene solviĝas.

Gravege por agrikulturo estis skribaĵo lia, kiu eldonitis en 1860 en serio de Leopoldina-akademio, Das Steinsalzbergwerk Stassfurth bei Magdeburg. Ĉar ĝi estis la decida antaŭenpuŝilo por la grandstila ekspluato de kaliaj saloj. Krome tuj ekuzis farmistoj kaliajn kaj mineralajn salojn kiel sterkojn. Ĉe Leopoldina-akademio membris Reichardt ekde 1858.

Graveco

redakti

Motivo gvida de esploroj liaj estis apliki la novajn atingojn sciencajn en praktiko de terenkultivado. Al tio servis pluraj memstaraj publicitaĵoj kaj multaj etaj eseoj. Lia plej grava agrikulturĥemia verko estis Ackerbauchemie oder die Chemie in ihrer Anwendung auf Agricultur de 1861.

Dum la du lastaj jardekoj de sia vivo Reichardt okupiĝis ĉefe pri plibonigo de la trinkakvokvalito. Tiam estiĝis lia libro Grundlagen zur Beurtheilung des Trinkwassers kiu ĝuis kvar aliajn eldonojn. Por multaj jaroj Reichardt estis inter la aŭtoritatuloj sur la kampo de moderna trinkakvoprovizado. Por Bad Kohlgrub li faris en la 1872-a jaron ekspertizon rekomendante la vilaĝon pro klimato kaj marĉoj kiel kuracbanloko - kun specialiĝo je ŝlimbanoj sanigaj. Intertempe li redaktis la fakgazeton Archiv der Pharmacie.

Skribaĵoj

redakti
  • Über die chemischen Bestandtheile der Chinarinden. Eine chemisch-physiologische Abhandlung. Gekrönte Preisschrift der Philosophischen Facultät zu Jena. Schwetschke, Braunschweig 1855.
  • Die Theorie der Wärme. Ein Versuch zur Klärung der Erscheinungen von Wärme, Licht und Electricität. Doebereiner, Jena 1857.
  • Die chemischen Verbindungen der anorganischen Chemie, geordnet nach dem electro-chemischen Verhalten, mit Inbegriff der durch Formeln ausdrückbaren Mineralien. Enke, Erlangen 1858.
  • Das Steinsalzbergwerk Stassfurth bei Magdeburg. Ĉe: Verhandlungen der Kaiserlich Leopoldinischen-Carolinischen Deutschen Akademie der Naturforscher Bd. 27, 1860. (Memstara dua eldono apud Frommann, Jena 1860)
  • Ackerbauchemie oder die Chemie in ihrer Anwendung auf Agricultur. Enke, Erlangen 1861.
  • Desinfection und desinficierende Mittel. Enke, Erlangen 1867; dua eldono prilaborita, Enke, Stuttgart 1881.
  • Grundlagen zur Beurtheilung des Trinkwassers, zugleich mit Berücksichtigung seiner Brauchbarkeit für gewerbliche Zwecke. Für Behörden, Aerzte, Apotheker, Techniker. Doebereiner, Jena 1869; dua prilaborita eldono, Mauke, Jena 1872; 3. sehr verm. Aufl. ebd. 1875; kvara prilaborita eldono, Buchhandlung des Waisenhauses, Halle 1880.
    • tria eldono - Jena : Mauke, 1875. surreta eldono danke al la Universitato de Düsseldorf
    • kvara eldono, Buchh. d. Waisenhauses, Halle 1880 interreta eldono

Literaturo

redakti
  • Theodor Freiherr von der Goltz: Eduard Reichardt. Ĉe: Leopoldina. Heft 27, Jahrgang 1891, p. 196–199 (mit Schriftenverzeichnis).
  1. Gustav Heinrich Schneider: Die Burschenschaft Germania zu Jena. Eine Festschrift. Jena 1897, p. 565.

Eksteraj ligiloj

redakti