Eduard Rosé

Eduard ROSÉ (Iași, 29-a de marto 1859 - Koncentrejo de Terezín, 24-a de januaro 1943) estis aŭstria muzikisto, koncertisto de violonĉelo, koncertmajstro kaj instruisto pri muziko, frato de la violonisto Arnold Rosé kaj onklo de Alma Rosé. Unu el liaj studentaj kolegoj kaj poste bofrato (edziĝis al lia fratino Emma) estis Gustav Mahler. Pro sia deveno el judoj la naziistoj enkarcerigis lin en la Koncentrejo de Terezín, en kiu li mortis.[1]

Eduard Rosé
EduardRose.jpg
Persona informo
Naskonomo Eduard Rosenblum
Naskiĝo 29-an de marto 1859 (1859-03-29)
en Iași
Morto 24-an de januaro 1943 (1943-01-24) (83-jara)
en Koncentrejo Theresienstadt
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno • Universitato de Vieno
Familio
Frat(in)o Arnold Rosé
Infano Wolfgang Rosé
Okupo
Okupo violonĉelisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Eduard Rosenblum debutis kiel koncertisto la 11a de julio 1978 en Vieno.

En 1882, kun sia frato Arnold, Julius Egghard kaj Anton Loh fondis la kvaropon Rosé-Quartett, kiu faris turneojn dum multaj jaroj kaj ege sukcesis. Samtempe li faris propran karieron kiel violonĉelisto kaj laboris por gravaj orkestroj kiel tiu de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, la Simfonia Orkestro de Bostono (1898), la Berliner Philharmoniker kaj finfine (ekde septembro 1900) la Ŝtata Orkestro je Vajmaro. Tie li estis nomumita unua violonĉelisto, kaj li retenis tiun postenon ĝis sia emeritiĝo en 1926. Krome li instruis ludadon de violonĉelo kaj piano en la Konservatorio de Vajmaro.

Kvankam li konvertiĝis al protestantismo, je la alveno de la naziistoj al la povo en 1933, pro sia juda deveno perdis siajn rajtojn kaj finfine li estis arestita en 1941 kaj sendita al Theresienstadt, kie li mortis. Liaj filoj Wolfgang kaj Ernst sukcesis elmigri al Usono.

NotojRedakti

  1. P. Caro (27a de februaro 2017). «Régimen sin oido para la música». 20minutos.es. Konsultita la 28an de Majo 2021.

BibliografioRedakti

  • Bernhard Post: Eduard Rosé. Ein Musikerschicksal im Spannungsfeld zwischen europäischer Kultur und deutscher Provinz.[3] in Mainzer Zeitschrift, Mittelrheinisches Jahrbuch für Archäologie, Kunst und Geschichte, Jg. 96/97, 2001/2002, pp. 417–435.
  • Kay Weniger: Zwischen Bühne und Baracke. Lexikon der verfolgten Theater-, Film- und Musikkünstler 1933 bis 1945.[4] With a foreword by Paul Spiegel. Metropol, Berlin 2008, ISBN 978-3-938690-10-9, p. 409.