Arnold Rosé

aŭstra muzikisto

Arnold Josef Rosé (n. 24-an de oktobro 1863 en Iaşi; m. 25-an de aŭgusto 1946 en Londono; origine Arnold Josef Rosenblum) estis violonisto kaj muzikinstruisto.

Arnold Rosé
Arnold Rosé (1922), akvaforto de Ferdinand Schmutzer
Arnold Rosé (1922), akvaforto de Ferdinand Schmutzer
Persona informo
Naskonomo Arnold Josef Rosenblum
Naskiĝo 24-an de oktobro 1863 (1863-10-24)
en Iași
Morto 25-an de aŭgusto 1946 (1946-08-25) (82-jaraĝa)
en Londono
Tombo Grinzing Cemetery
Lingvoj rumana
Ŝtataneco RumanioAŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Memorigilo Arnold Rosé
Familio
Frat(in)oj Eduard Rosé • Alexander Rosé
Infanoj Alfred Rosé • Alma Rosé
Okupo
Okupo violonisto • universitata instruisto • koncertmajstrokomponisto
vdr

Vivo redakti

Arnold Rosé studis violonon ekde 1874–77 ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno ĉe Karl Heißler. Koncertoturneoj kondukis lin al Germanio, kie li en 1879 debutis kun la Gewandhausorchester Leipzig, kaj al Parizo. Ekde 1881 ĝis 1938 li estis koncertmajstro de la Viena Kortegopera Orkestro kaj membro de la Vienaj Filharmoniistoj. En la jaroj 1888 ĝis 1896 li foje ankaŭ sinprezentis kiel koncertmajstro en la orkestro de la Festivalo de Bayreuth kaj ekde 1903 li membris la Vienan Kortegomuzikan Kapelon.

En la jaroj 1893 ĝis 1901 li instruis ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno (Gesellschaft der Musikfreunde) kaj ekde 1908 ĝis 1929 ĉe la Viena Muzikakademio. Kun la Rosé-Kvarteto fondita de li (kun Paul Fischer, 2-a violono; Anton Ruzitska, vjolo kaj Friedrich Buxbaum, violonĉelo), li faris multajn turneojn. La kvarteto fariĝis unu el la plej famaj siatempaj kaj sindediĉis krom la klasika repertuaro precipe ankaŭ al la verkoj de samtempaj komponistoj kiel Brahms, Korngold, Schmidt, Schönberg kaj Webern. De Schönberg ĝi unuan fojon prezentis en 1902 la arĉseksteton Verklärte Nacht op. 4 kaj la unuajn du arĉkvartetojn en 1907 kaj en 1908.

Rosé ekde 1902 estis edzo de fratino de Gustav Mahler, Justine (1868–1938). Lia filo Alfred (1902–1975) estis pianisto, dirigento, komponisto; lia filino Alma (1906–1944) ankaŭ estis violinisto kaj pereis en ekstermejo Aŭŝvico. Eduard Rosé estis lia kolego kaj frato, kaj same pereis pro la naziisma amasmortigado en la Koncentrejo de Terezín.

Estante judo Arnold Rosé devis fuĝi post la anekso de Aŭstrio far Germanio la 12-an de marto 1938 al Londono. Tie li kunlaboris ankoraŭ kun la Austrian Academy kaj sinprezentis kun sia kvarteto, La lasta publika koncerto okazis en 1945.

 
Tombo de Justine, Arnold kaj Alma Rosé sur la tombejo ĉe Grinzing

Dekoracioj redakti

  • Max Reger dediĉis al li sian Suite im alten Stil, op. 93
  • Franz-Joseph-Ordeno

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti