Erich Wolfgang Korngold

Erich Wolfgang Korngold (naskiĝis la 29-an de majo 1897 en Brno, Ĉeĥio - mortis la 29-an de novembro 1957 en Hollywood) estis aŭstra filma romantika komponisto. En 1938 li ricevis Oskar-premion pro sia partituro al la filmo La Aventuroj de Robin Hood kaj estas konsiderata kiel kunfondinto de filma muziko. Li komponis ankaŭ operojn.

Erich Wolfgang Korngold
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1897 (1897-05-29)
en Brno, Margraflando Moravio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de novembro 1957 (1957-11-29) (60-jaraĝa)
en Holivudo
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioUsono vd
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno vd
Memorigilo Erich Wolfgang Korngold
Familio
Edz(in)o Luise Korngold vd
Infanoj George Korngold vd
Profesio
Okupo komponisto de klasika muziko • pianistodirigento • filmkomponisto • libretisto • komponisto vd
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva dum 1909–1957 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en juda familio en Brno (tiam Brün, Aŭstrio-Hungario, nun Ĉeĥio). Erich estis la dua filo de juristo kaj eminenta muzika kritikisto Julius Leopold Korngold. En 1901, kiam li estis kvarjarulo, ili foriris al Vieno. Erich estis prezentata al famuloj kiel mirinfano, en 1906 li ludis sian kantaton Oro al Gustav Mahler, kiu lin nomis "muzika genio". Je la aĝo de 11 jaroj li komponis sian baleton Der Schneemann (La neĝhomo). Li fariĝis lernanto de Alexander Zemlinsky.

En la 1920-aj jaroj li kunlaboris kun grava germana reĝisoro Max Reinhardt, en 1927 li prelegis teorion en Viena Ŝtata Akademio kaj estis dirigento en la Viena Ŝtata Operejo. En la sezono 1929-1931 li gastis kiel dirigento en germana teatro de Brno, en la 1930-aj jaroj li akceptis proponon de M. Reinhardt labori por Hollywood.

Jam en 1936 ricevis Oskar-premion lia muziko al Anthony Adverse, en 1938 duan Oskar-premion akiris lia partituro por filmo La Aventuroj de Robin Hood.

Operoj redakti

 
Morta urbo, Oper Graz 2015
Fotos: Francisco Peralta Torrejón
  • La ringo de Polikrato (1916)
  • Violanta (1916)
  • Morta urbo (1920)
  • Miraklo de Heliane (1927)
  • Katrina (1934)