La Aventuroj de Kapuĉa Robĉjo

Usona filmo en 1938

La Aventuroj de Kapuĉa Robĉjo (angle: The Adventures of Robin Hood) estas usona Technicolor filmo de 1938 reĝisorita fare de Michael Curtiz, kun Errol Flynn kaj Olivia de Havilland en la gvidroloj.

La Aventuroj de Kapuĉa Robĉjo
filmo
Originala titolo The Adventures of Robin Hood
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 14 maj. 1938, 12 sep. 1938
Ĝenro mantela-rapira filmo, filma dramo, agfilmo, medieval film, vigilante film
Kameraado Tony Gaudio, Sol Polito
Reĝisoro(j) Michael Curtiz • William Keighley
Produktisto(j) Henry Blanke • Hal B. Wallis
Scenaro Norman Reilly Raine • Seton I. Miller
Loko de rakonto Anglio
Muziko de Erich Wolfgang Korngold
Rolantoj Errol Flynn • Olivia de Havilland • Claude Rains • Basil Rathbone • Patric Knowles • Eugene Pallette • Alan Hale • Melville Cooper • Ian Hunter • Una O'Connor • Montagu Love • Harry Cording • Herbert Mundin • Charles Bennett • Colin Kenny • Howard Hill • Ivan Simpson • Leonard Willey • Lester Matthews • Lionel Belmore • Robert Warwick • Holmes Herbert • John Sutton • Charles Irwin • Eddie Dew • Frank Hagney • Crauford Kent • Leonard Mudie • Reginald Sheffield • Carole Landis
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro
IMDb
vdr

La scenaro estas bazita sur la legendoj de Kapuĉa Robĉjo kiu, dum la foresto de Rikardo la 1-a, Reĝo de Anglio en la Tria Krucmilito, batalis kontraŭ princo Johano, la juna frato de la reĝo kiu serĉis anstataŭigi lin kiel reĝon kaj kune kune siaj konuloj eĉ plie subpremas la jam subpremitajn saksajn enloĝantoj.

En 1995, la filmo estis selektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por havi "kulturan, historian kaj estetikan gravecon".

Intriga resumo redakti

En la jaro 1191, Rikardo la 1-a, Reĝo de Anglio (Ian Hunter) estis kaptita kaj malliberigita fare de Leopoldo de Aŭstrio sur lia reveno de la Tria Krucmilito postulante elaĉetomonon por sia liberigo. En Anglio, lia frato, princo Johano (Claude Rains) utiligas la okazon por deklari sin reĝo kaj subpremi la saksojn kun la helpo de siaj anoj - Guy Gainsbourne (Basil Rathbone) kaj la Ŝerifo de Nottingham (Melville Cooper).

Kiu staras kontraŭ ili estas Kapuĉa Robĉjo. Kiam Muĉjo, la filo de la muelisto (Herbert Mandin), estas kaptita ĉasante cervon fare de Guy Gainsbourne kaj estas ronde esti ekzekutita pro difektado de la posedaĵo de la reĝo, Robĉjo kaj liaj konuloj intervenas kun Guy kaj liberigas lin. Robĉjo alvenas en Kastelo Nottingham kaj sciigas al princo Johano, Guy Gainsbourne, la Ŝerifo de Nottingham kaj S-rino Marian (Olivia de Havilland) ke li batalos por restarigi reĝon Rikardo'n al lia trono. Johano ordigas kapti lin sed Robĉjo sukcesas eskapi kaj rekrutas Muĉjo, Will Scarlet (Patrick Nolans), Little John (Alan Hale), monaĥo Tuck (Eugene Pallett) kaj aliajn saksajn kamparanojn, kiuj estas presitaj sub la regado de Johano, al lia flanko.

Robĉjo kaj liaj batalantoj atakas la impostistojn de Johano kiuj sklavigas la kamparanojn. Kun la sukcesoj kaj la akirita famo inter la loĝantaro, la armeo de Robĉjo pli kaj pli kreskas kaj ili sukcesas ataki impostistan karavanon kun granda trezoro de moneroj. Ili kaptas Guy Gainsbourne, la Ŝerifon de Nottingham, kaj S-rino Marian.

Robĉjo alportas Marian kune kun la subpremitaj farmistoj kaj montras al ili ke li disdividas inter ili ĉiuj la tutan trezoron. S-rino Marian enamiĝas al Robĉjo. Sub la influo de Marian Robĉjo liberigas ilin revene al iliaj hejmoj kaj familioj sed Johano kaptas la okazon kaj decidas ke Robĉjo devas esti kaptita kaj ekzekutita.

Guy planas kaptilon por Johano kaj sciigas arkpafadan konkurson. Robĉjo venas al la konkurso en alivestiĝo kaj gajnas unuan lokon sed estas malkovrita, malliberigita kaj juĝita al mortpuno per senkapigo. La batalantoj de Robĉjo infiltras la spektantaron kaj ĝuste antaŭ la ekzekuto ili atakas kaj liberigas lin.

Dume, Johano kaj liaj korteganaj konsilistoj planas kiel elimini Robĉjo kaj sendas murdiston por elimini lin. Marian preteraŭdas la konversacion kaj skribas avertan leteron al Robĉjo sed Guy malkovras la leteron kaj ŝi estas malliberigita por esti ekzekutita pro ŝtatperfido ĵuste post la kronado de Johano. Antaŭ ŝia malliberigo ŝi sendas sian servistinon Bess (Ona O'Connor) por averti Robĉjo. Survoje, Mucĵo renkontas la ulon kiu estis sendita por mortigi Robĉjo kaj sukcesas mortigi lin.

Dume, reĝo Rikardo revenas al Anglio alivestita. Robĉjo kaj liaj batalantoj renkontas lin sed nur kiam Rikardo estas certa ke Robĉjo estas ĉe sia flako, li identigas sin.

Rikardo organizas atakon kontraŭ la monaĥejo de la Nigraj Pastoroj kaj dum la kronadceremonio de Johano li devigas la episkopon (Montague Love) kiu kronos Johano'n, por deklari ke li rifuzas kroni lin. Robĉjo kaj liaj batalantoj, kiuj infiltris la spektantaro kiel pastroj, komencas skermatajn batalon kun la gardistoj, ĉe ties fino Robĉjo alfrontas Guy Gainsbourne en longedaŭra glavduelo ĝis li sukcesas mortigi lin.

Rikardo pardonas Johano'n sed ordonas al li forlasi Anglion porĉiame kun siaj subtenantoj kaj rajtigas Robĉjo geedziĝi kun Marian al la ĝojo de ĉiuj spektantoj.

Eksteraj ligiloj redakti