Edukaj ludiloj

(Alidirektita el Edukaj ludoj)

Ludiloj povas esti uzataj por nombro de edukaj celoj. Kelkaj ludiloj havas hazardan edukan valoron, dum aliaj estas konataj specife per la etikedo "edukaj ludiloj." Edukaj ludiloj estas tipe konstruitaj por kaj uzataj de junaj infanoj. Oni povus aserti ke fakte eduka ludilo povus esti ajna ludilo, ĉefe depende de la uzado aŭ ludo. Plej infanoj konstante interagadas kun ili kaj lernas pri la mondo. Tiu difino estas laste tro larĝa ĉar oni povus fari samas aserton pri roko aŭ bastono ĉar ne maloftas vidi infanon ludantan per preskaŭ ĉio ajn ĉirkaŭe.

Lego brikoj kuraĝigas lernadon pere de ludado.
Knabino kun Tabulkomputilo LeapPad.

La diferenco kuŝas en la infana percepto aŭ realeco de la ludila valoro. Eduka ludilo estu eduka. Ĝi instruu, helpu intelektemon, ĉu por emocia aŭ fizika disvolviĝo. Eduka ludilo povas instrui pri partikulara afero aŭ povas helpi al infano disvovligi partikularan kapablon. La ŝlosila diferenco eatas la infana lernado kaj disvolviĝo asociaj kun interagado kun la ludilo.

Nuntempe plej ludiloj estas desegnitaj kun la celo eduki kaj disvolvi pli ol iam ajn antaŭe. Dum gepatroj kaj edukistoj iĝas pli sensivaj al la realaj aŭ supozataj disvolvonecesoj de infanoj, ludilfabrikantoj serĉas fabriki kaj merkatigi tion al tiuj gepatroj.

Lignaj ludiloj kiuj tendencas daŭri longtempe utilas pluteni intereson kaj daŭreblon por la infanoj ĉefe se la ludiloj iĝas preferata.

Edukaj ludiloj redakti