Edwin Abbott Abbott

Edwin Abbott Abbott (naskiĝis la 20-an de decembro 1838 en Marylebone en Londono – mortis la 12-an de oktobro 1926 en Hampstead en Londono)[1] estis brita verkisto, lernejestro, teologo kaj anglikana pastro, plej bone konata kiel la aŭtoro de la novelo Flatland (1884)[2], kiun li verkis sub la pseŭdonimo "A Square" (Kvadrato) kaj de kiu ekzistas traduko al Esperanto.

Edwin Abbott Abbott
Persona informo
Aliaj nomoj A. Square
Naskiĝo 20-an de decembro 1838 (1838-12-20)
en Marylebone
Morto 12-an de oktobro 1926 (1926-10-12) (87-jaraĝa)
en Hampstead
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater St John's College
Familio
Patro Edwin Abbott
Okupo
Okupo teologo • sciencfikcia verkisto • lerneja majstro • verkisto • romanisto • kleriko • filologo
Verkoj Onesimus: Memoirs of a Disciple of St. Paul
Flatland: A Romance of Many Dimensions
vdr

Verkaro redakti

Li iĝis gvida aŭtoritato pro biografio pri Francis Bacon (1885) kaj verkis pri la episkopoj John Henry Newman kaj Thomas Becket. Alia ĉefa kampo de lia agado estis brita literaturo kaj ne laste William Shakespeare kun Shakespearian Grammar (1870), per kiu li signife kontribuis al la angla filologio.

Liaj teologiaj skribaĵoj inkludas tri religiajn romanojn, publikigitajn anonime:

  • Filokristo - 1878
  • Onesimo - 1882,
  • Sitanus - 1906.

"Flatland" redakti

Pli detala paĝo: Platlando: enamiĝo de multaj dimensioj

 
Flatland titola paĝo, 1884, kies traduko ankaŭ aperis en Esperanto.

La novelo Flatland: A Romance of Many Dimensions (Platlando: enamiĝo de multaj dimensioj) fakte estas akra satiro, kiu egalas al Vojaĝoj de Gulivero, kaj lerte elmontras sociajn, moralajn kaj religiajn misuzoj. Ĝi ofte estis klasifikita kiel sciencfikcio kvankam ĝi pli ĝuste povus esti nomata "matematika satiro".

Kun la alveno de la moderna sciencfikcio de la 1950-aj jaroj ĝis la nuntempo, Flatland (Platlando) regajnis popularecon[3], precipe inter ŝatantoj de sciencafikcio kaj kiberpunko[4]. Multaj verkoj estis inspiritaj de tiu novelo, inkluzive de mallongaj filmoj[5].

Kino redakti

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samnoma artikolo Edwin Abbott Abbott en la anglalingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. Thorne and Collocott 1984, p. 2.
  2. Thorne and Collocott 1984, p. 2.
  3. Clute and Nicholls 1995, p. 1.
  4. Harper 2010
  5. Harper 2010