Egiptia Ruĝa Krescento

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo en Egiptio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La societo Egiptia Ruĝa Krescento - arabe الهلال الاحمر المصري, latinliterigite alhilal al'ahmar almisriu - estas organizaĵo de humanitara helpo en Egiptio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Kairo.

Egiptia Ruĝa Krescento
الهلال الاحمر المصري
Emblemo de Egiptia Ruĝa Krescento
Lando  Egiptio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
fondinto ŝejĥoj Mohamed Abdo (1898) kaj Ali Jusef (1911)
Fondiĝo 1898
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Kairo
Interretejo https://www.egyptianrc.org/Home
vdr
Egiptia Ruĝa Krescento
الهلال الأحمر المصري
emblemo
nacia societo de Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento • komerca asocioneprofitcela organizaĵo
Komenco 1911 vd
Lando(j) Egiptio vd
Sidejo Kairo
Fondinto(j) ʻAlī Yūsuf vd
Membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa KrescentoQ20387827 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La naskiĝo de la Egiptia Ruĝa Kruco estis en aprilo 1898, du jarojn post la armea kampanjo gvidita de britaj komandantoj, sed inkluzivanta milojn de egiptaj soldatoj, kies celo estis ekstermi la revolucion de Muhammad Ahmad en Sudano kaj realigi la la "sudajn landojn" al Egiptio. Tiu milito rezultigis sennombrajn mortojn kaj vundiĝojn. Tiam la registaro decidis helpi la viktimojn kaj la familiojn de la mortintoj, kaj ĉar malfunkciis registare elpagi pensiojn kaj kompensojn, necesis krei apartan neregistaran organizaĵon por organizi la helpon al viktimoj de la milito kaj al vidvinoj kaj orfoj. La imamo ŝejĥo Mohamed Abdo jam antaŭe organizis tian komitaton, kaj en la fonda kunveno de la nacia ruĝa kruco la fonda komitato elektis la imamon prezidanto. Egiptiaj gazetoj subtenis la ideon kaj alvokis doni donacojn al la nova societo. La societo sukcesis pri subteno de la militaj viktimoj, sed poste la publika intereso remalkreskis, kaj baldaŭ la societaj financoj ne sufiĉis por daŭrigi la agadon.[1] Tial nur 13 jarojn pli poste, en oktobro 1911, la societo reviviĝis gvide de ŝejĥo Ali Jusef, posedanto de gazeto kaj gvidanto de politika partio, kun subteno de la Ĥedivo Abbas Helmi la 2-a, la otomana vicreĝo, kaj ties familio. Tiam la armeo de Italio militis en najbara Libio kontraŭ la armeo de la reganta Otomana Imperio, kaj tial la unua granda tasko de la Egiptia Ruĝa Kruco estis helpi al la urbanoj de Tripolo suferintaj pro tiu milito, kaj al la vunditaj soldatoj de la otomana imperio. Ĉar pro la itala armeo ne eblis vojaĝi per nur tri-taga ŝipa vojo al Tripolo, necesis ke la konvojo pene per kameloj devis voji tra la Libia dezerto, kaj venis al sia celo nur post dudek tagoj.[1]

De tiam, la egiptia Ruĝa Kruco konstante pluagadis, kaj organizis karitatajn koncertojn kaj merkatojn por kolekti monsubtenon. Ĝi partoprenis en sanhelpaj misioj eksterlande, aparte en la sudorienteŭropa regiono Balkano. Nur poste kreiĝis reto da filioj en la egiptiaj provincoj, por landvaste starigi medicinan infrastrukturon.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti