Ekrem İmamoğlu
Ekrem İmamoğlu (naskiĝis la 4-an de junio 1970 en Trabzon) estas turka politikisto kiu estas ekde junio 2019 urbestro de Istanbulo. Post la unuaj lokaj elektoj en majo estis nuligitaj, li kandidatiĝis denove dum la reelektoj kaj sukcese regajnis sian postenon.
Ekrem İmamoğlu | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ekrem İmamoğlu | |||||
Naskiĝo | 4-a de junio 1970 en ![]() | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | turka • angla vd | ||||
Loĝloko | Beylikdüzü • Rumelihisarı vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio ![]() | ||||
Alma mater | fakultato pri ekonomiko en la Universitato de Istanbulo scienca liceo Trabzon usona universitato Girne instituto de sociaj sciencoj en la Universitato de Istanbulo ![]() | ||||
Partio | Respublikana Popola Partio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Dilek Kaya | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto entreprenisto konstruiganto ![]() | ||||
Aktiva en | Istanbulo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
urbestro de Istanbulo | |||||
Dum | 17-a de aprilo 2019 – 6-a de majo 2019 | ||||
Antaŭulo | Mevlüt Uysal | ||||
urbestro de Beylikdüzü | |||||
Dum | 30-a de marto 2014 – 31-a de marto 2019 | ||||
Antaŭulo | Yusuf Uzun | ||||
Sekvanto | Mehmet Murat Çalık | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frua vivo kaj kariero
redaktiİmamoğlu studis ĉe la Trabzon Lisesi kaj poste li translokiĝis al Istanbulo por eniri la Universitaton de Istanbulo en 1987. Tie li diplomiĝis kaj ricevis sian magistron en Komerca Administracio. Post la diplomo li laboris en sia familia entrepreno.[1] En 1995, li edziĝis kaj havas 3 infanojn.
Politika kariero
redaktiEn 2008 li komencis sian politikan karieron kaj aniĝis al la partio Respublikana Popola Partio (CHP). Dum la lokaj elektoj li kandidatiĝis kiel urbestro de la urbo Beylikdüzü. Sukcese li venkis ĉi tiun postenon kaj aplikis denove dum la lokaj elektoj en 2019 kiel urbestro de Istanbulo. Li gajnis la plejmulton. Tamen la tutlande rega Partio de Justeco kaj Disvolvado (Adalet ve Kalkınma Partisi, AKP) plendis pri malĝustaj rezultoj kaj İmamoğlu devis retiriĝi de sia nova posteno kiel urbestro de Istanbulo. [2]. Dum la reelektoj en junio, li gajnis la denovan plejmulton kaj finfine la AKP akceptis sian malvenkon[3].
La 19-an de marto 2025 li estis arestita pro akuzoj pri korupto, fraŭdoj kaj asistado al teroristoj. ( Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.)
Referencoj
redakti- ↑ Ekrem İmamoğlu: a unifying political force to take on Erdoğan (artikolo ĉe The Guardian, vizitita la 30-an de majo 2019)
- ↑ Opinion polls show ousted Istanbul mayor leading ahead of re-run vote (artikolo ĉe Euronews, vizitita la 30-an de majo 2019)
- ↑ Turkey's opposition wins rerun of Istanbul mayoral vote (artikolo ĉe Al-Ĝazira, vizitita la 14-an de julio 2019)