ABODY Előd [pr. abodi] Anderlik estis hungara inĝeniero, teknikuniversitata profesoro naskiĝinta en Deĵo la 27-an de novembro 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de januaro 1949.

Előd Abody
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1896 (1896-11-27)
en Dej
Morto 9-an de januaro 1949 (1949-01-09) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Béla Abody
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Biografio redakti

Abody havigis diplomon de inĝeniero en 1921 en la Teknikuniversitato Budapeŝto, poste li iĝis asistanto en la katedro de universitato. Ekde 1923 li estis statistikisto ĉe la Oficejo pri Flugafero, poste li laboris kiel referanto pri aerodinamiko. En 1925 li akiris doktorgradon. Li gajnis stipendion Rockefeller kaj unue en Göttingen, poste en Londono (Imperial College of Science) li faris studojn pri aerodinamiko. Li havigis privatprofesoran titolon pri stabileco de flugiloj en la teknikuniversitato Budapeŝto. Ekde 1947 li gvidis la katedron pri mekaniko de Teknikuniversitato. Kiel kunlaboranto de la Ofico pri Aviadafero li okupiĝis pri la esploro de solideco de la aviadiloj, pri la kontrolo de fabrikado kaj konstatado de plenumaĵo de la aviadiloj. Teorie li esploris la dinamikan uzuprenon de la aviadiloj, la rilaton inter la stabileco kaj la uzopreno, same la evoluigon de teorio pri flugiloj de aviadilo.

Verkoj redakti

  • Mechanika (kun László Feimer, Bp., 1935);
  • A repülőgép és a repülés. Bp., 1942.;
  • Nagysebességű repülőgépek aerodinamikája. Bp., 1943.

Fonto redakti