El Sotillo [elsoTIĝo] (La bosketo, veprejeto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

El Sotillo
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro José María Chaves Gómez-Orihuela
Demografio
Loĝantaro 34  (2023) [+]
Loĝdenso 1,95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 2° 38′ U (mapo)40.881944444444-2.6327777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 026 m [+]
Areo 24,12 km²
El Sotillo (Hispanio)
El Sotillo (Hispanio)
DEC
El Sotillo
El Sotillo
Situo de El Sotillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Sotillo [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas sotillano [sotiĜAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 47 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,95 loĝ/km².

Situo redakti

El Sotillo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la centra parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.026 m super marnivelo; je 60 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24,12 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°52′55″N 2°37′58″Ok.

El Sotillo limas kun Torrecuadrada de los Valles de Torremocha del Campo, Algora, Las Inviernas kaj Val de San García (Cifuentes). La vilaĝo troviĝas komunikita per unusola ŝoseo al Las Inviernas kaj asfaltita vojo al Torrecuadrada. La vilaĝo estas sur valeto, ĉe la fluejo de rojoj.

Naturo redakti

La municipa teritorio estas okupita de arbaroj de anzinoj mikse kun juniperoj, kun makiso de mielproduktaj plantoj, nome rosmareno, timiano, inter aliaj. En la rojoj, ĉeriveraj arbaroj, tre transformitaj de homoj. Tiuj arbaroj estas loĝataj de la supraj vertebruloj, kun abundo de aproj, kapreoloj kaj cervoj, ĉar abundas ankaŭ glanoj el kverkoj kaj konstanta rifuĝeblo.

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Marina, konstruita en la 17-a jarcento.

El Sotillo apartenis al la teritorio Comunidad de Villa y Tierra de Atienza, nome unu de la plej etendaj de la KAstilia Ekstremaduro, sed en la 15-a jarcento ekformis parton de la Graflando de Cifuentes, kaj tra ĝi de la Duklando de Infantado, jam en la 16-a jarcento. Pro la desamortización de la 19-a jarcento, ĝi komencis sendependan vivon. La vilaĝo eble havis en la Mezepoko ian defendon, certe gvatoturo, el kiu nenio restas.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 47, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Sotillo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Sotillo kie oni falis al la nunaj 47.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ redakti