Algora estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Algora
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19268
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesús Yela Layna
Demografio
Loĝantaro 98  (2023) [+]
Loĝdenso 1,66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 2° 40′ U (mapo)40.964166666667-2.6652777777778Koordinatoj: 40° 58′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 1 118 m [+]
Areo 46,95 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Algora (Hispanio)
Algora (Hispanio)
DEC
Algora
Algora
Situo de Algora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Algora [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 78 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,66 loĝ/km².

Situo redakti

Algora estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario, aŭ foje konsiderata en la Montaro de Gvadalaĥaro, en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, nome en ties nordorienta pinto, do en la provinca centro, je altitudo de 1116 m super marnivelo; je 56 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46,95 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°57′51″N 2°39′55″Ok.

Nordokcidente: Mandayona Norde: Sigüenza Nodoriente: Torremocha del Campo
Okcidente: Mandayona   Oriente: Torremocha del Campo
Sudokcidente: Mirabueno Sude: Las Inviernas Sudoriente: El Sotillo

Historio redakti

Antikve parto de la municipo dependis de la familio Medinaceli kaj alia de la familio Infantado.[1] El Algora, la ŝoseo Madrido-Barcelono elvojiĝis al Daroca, Cariñena kaj Zaragoza.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto al 78, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Algora, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Algora kie oni falis al la nunaj 78.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj redakti

  • Pilorio aŭ ŝtona kolono, kun pilkopinto.[2] Ĝi aperas en la supra maldekstra angulo de la blazono.
  • Preĝejo de la 16-a jarcento konstruita el ŝtono, kun interno kun unusola navo.[3]
  • En la municipa teritorio troviĝas kuŝejo de fosilioj de la Cenomaniano, kie oni konservis fosiliojn el faŭno kun specimenoj karakteraj kaj el Laŭrazio kaj el Gondvano.[4]

Notoj redakti

  1. Ferrer González, 2005, p. 268.
  2. Ferrer González, 2005, p. 266.
  3. Herrera Casado, 1992.
  4. Torices et al., 2012, p. 237.

Bibliografio redakti

  • Ferrer González, José María (2005). El poder y sus símbolos en Castilla-La Mancha: una guía para conocerlos y visitarlos. Guadalajara: AACHE ediciones. ISBN 84-96236-35-8.
  • Herrera Casado, Antonio (1992). «La iglesia parroquial de Algora». Los escritos de Herrera Casado.
  • Torices, Angélica; Barroso-Barcenilla, Fernando; Cambra-Moo, Oscar; Pérez-García, Adán; Segura, Manuel (2012). «Palaeontological and palaeobiogeographical implications of the new Cenomanian vertebrate site of Algora, Guadalajara, Spain». Cretaceous Research (Elsevier) 37: 231-239. ISSN 0195-6671. doi:10.1016/j.cretres.2012.04.004.

Vidu ankaŭ redakti