El misterio de la cripta embrujada

romano de Eduardo Mendoza

El misterio de la cripta embrujada (La mistero de la sorĉokripto) estas romano de la hispana verkisto Eduardo Mendoza publikigita en 1978. La romano rakontas kazon solvitan de frenezulo laŭ tono de pikareska krimromano. Ĝi estis la dua verko de Eduardo Mendoza, post La verdad sobre el caso Savolta, kaj li verkis ĝin en Novjorko, kie li laboris kiel tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj.

El misterio de la cripta embrujada
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduardo Mendoza
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1978
Ĝenro pikareska romano • komika romano
Loko de rakonto Barcelono
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La komisaro Flores estas polica inspektoro, kiu ĉe kazo de la malapero de infanino de internulejo de monaĥinoj, serĉas helpon de iama krimulo nun en frenezulejo. Ili faras pakton: se li helpas al la solvo de la kazo, li estos liberigita. Tiel li revenas al Barcelono post kvin jaroj de mallibereco. Kvankam li iom "normaliĝis", li plue retenas malnovan instinkton inventi identecojn, ŝajnigi sin kiel aliuloj, malfermi pordojn neuzante ŝlosilojn ktp. Li revidas sian fratinon kaj eniras en historio en kiu riĉa kataluna industriisto volas kaŝi kadavron. En tiu klopodo okazas kelkaj deliktoj (mortoj, drogoj...), kiujn la frenezulo solvos pere de la helpo de ekslernantino de la internulejo, nome Mercedes. Tamen, ĉu li estos definitive malliberigita?

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvo redakti

La romanon oni tradukis al franca, itala, nederlanda, norvega, portugala, greka, angla kaj pola.

Tiu ĉi romano estis unua de la serio de la sennoma detektivo, konsistanta el kvin eroj.

Referencoj redakti