El príncipe destronado

novelo de Miguel Delibes de 1973

El príncipe destronado (La eltronigita princo) estas novelo de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1973. La intrigo temas pri la vivo de infano en kies familio ĵus naskiĝis alia filo, pro kio li jam ne ricevas tiom da atento. Temas pri agado okazanta en urbo, kontraste kun la fruaj noveloj de la aŭtoro de rura medio.

El príncipe destronado
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1973
Eldonejo Ediciones Destino
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la novelo aperas nur malgranda fragmento de la vivo de Quico [KIko] (Franĉjo), trijaraĝa infano kiu vivas en riĉa familio. La historio okazas tuj post la nasko de Cristina, pli juna fratino Quico. Tio rezultas en li tio kion oni konas en infana psikologio kiel "sindromo de la eltronigita princo", kio nomas la verkon. Perdinte unuarangecon, dorlotadon kaj zorgon, Quico sentas ĵaluzon, kiu pelas lin al fiagado por altiri la atenton de la plenkreskuloj; pere de tio la leganto ekkonas lian mondorigardon kaj kiajn timojn.

Krom la centra temo pri infana psikologio, la novelo temas nkaŭ pri la familiaj rilatoj (gepatroj-gefiloj, gefratoj, geedzoj) kaj de la rilatoj inter la burĝaro kaj la servistinoj, en epoko ankoraŭ markita per la diktatura reĝimo elirinta el la enlanda milito.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La verko ne dividiĝas en ĉapitroj, sed en horoj, pli taŭge por la vivo de infano. Precize temas pri la dek du horoj el la deka matene ĝis la deka nokte. Ne estas fadena intrigo, sed izolaj epizodoj unu post alia, el kiuj la plej grava estas la englutado de najlo fare de Quico.

Kvankam estas ĉioscia rakontanto, tiu foje adoptas la perspektivon kaj la infanan rigardon de la protagonisto, kiel la referencoj al lia patrino kiel la fela mantelo aŭ la flora negliĝo.

Komentoj redakti

La romano estis adaptita al kino en la filmo "La guerra de papá" (1977) reĝisorita de Antonio Mercero.

Referencoj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El príncipe destronado en la hispana Vikipedio.