Elba Grejsmontaro en la okuloj de pentristoj

Montaroj ofertas al la okuloj (ne nur de pentristoj) magie abundan paletron da formoj kaj koloroj. La montoj ŝanĝiĝas laŭ tempo kaj lumo - de tenebra bluo trans grizo kaj flavo je fajra ruĝo. Se apud Elbo estingiĝas la lasta sunradio, paliĝas la rebrilo de la sabloŝtonaj rokoj super la ombritaj ravinoj, pratoj kaj arbaroj.

La komencoj dum romantismo redakti

La kuprogravuristo Adrian Zingg kaj la portretopentristo Anton Graff estis la unuaj artistoj, kiuj rigardis kaj bildigis tiun ĉi pejzaĝon. En fascino pro similecoj al sia naskolando ili proponis la nomon Saksa Svislando.
Philipp Otto Runge migris kaj pentris tie kune kun Caspar David Friedrich. Ĉi ties pentraĵo "Felsentor an der Steinschleuder" apartenas hodiaŭ al la plej valoraj ekzpoziciaĵoj de "Ŝtata galerio" (Staatsgalerie) en Vieno.
La norvego Claussen DAHL en 1812 ekloĝis en Dresdeno. Kiel instruisto en la tiea artakademio li instigis siajn studentojn GILLE, GÖTZLOFF, HEINRICH kaj LEYPOLD al pentrostudoj en la proksima Saksa Svislando.
Carl Gustav Carus kaj Adrian Ludwig Richter - ambaŭ reprezentantoj de la malfru-romantisma pejzaĝopentrado - pruvis per siaj bildoj, ke ili estis ĝisfundaj konantoj de la Grejsmontaro kaj intime studis la strukturojn de la rokformacioj.

Dum modernaj tempoj redakti

La majstra pentraĵo de Erwin Oehme, en kiu li 1860 bildigis ŝtonminejon, pendas en la pentraĵgalerio de Dresdeno.
La elstara germana impresionisto Robert Sterl - sola inter la famaj artistoj - verkis kaj vivis dum longa tempo meze de la montaro (en Naundorf). Lia pentraĵo de ŝtonminejo metas la laborantajn homojn, kiuj rompas, prihakas kaj transportas la ŝtonblokojn en la centron de la atento. La laboristo ne estas suplementa ornamaĵo sed montriĝas akcentita per forta sunlumo.
En Schrammstein-regiono (prononcu: ŝramŝtajn) kaj ĉe Winterberg pentris Otto Lange, kiu estis membro de la artista societo Die Brücke. Speciale menciindas liaj vintraj rokopejzaĝoj en guaŝotekniko.
Al la sama generacio apartenis Albert Kunze el Sebnitz, kiu dediĉis sin al la florherbejoj en la grejsmontara pejzaĝo.
En la jaro 1938 Otto DIX kreis sepian skizon de Schrammstein-regiono en la stilo de la malnovaj majstroj.
Menciindas Hohnstein-ciklo (Prononcu: honŝtajn) de Georg ERLER, lignogravuroj kaj pentraĵoj de la kontraŭfaŝismaj artistoj Fritz SCHULZE kaj Eva SCHULZE-KNABE, bildoj de Fritz WINKLER, Rudolf BERGANDER kaj Alfred FRITZSCHE. Al la gravaj pentristoj de Saksa Svislando apartenas ankaŭ Erich FRAAß, kies pejzaĝbildoj de Großer Dom kaj la panoramo de Wolfsberg impresas per esprimiva strekometo.
Multaj admirantojn trovis la impone krudaj rokformaĵoj kiujn Hanns HERZING pentris en la regionoj de Rauenstein, Winterberg, Kirnitzsch-valo kaj Hinterhermsdorf.
Mirige abunda estas la verkaro de la dresdena artinstruistino Irmgard UHLIG (naskita 1910); ĝi nombras ĉirkaŭ mil bildojn. Intiman konon kaj komprenon de la rokaj pejzaĝoj ŝi gajnis kiel entuziasma grimpistino.