Carl Gustav CARUS (n. en 1789 - m. en 1869) estis germana fiziologo kaj pentristo, naskiĝinta en Leipzig. Li estis amiko de Johann Wolfgang von Goethe kaj tre multaspekta homo: kuracisto, naturalisto, sciencisto, fiziologo, ktp. Li interalie defendis la hipotezon, ke korpa kaj spirita sano ambaŭ dependas de bona ekvilibro inter kontraŭaj principoj.

Carl Gustav Carus
(1789-1869)
germana fiziologo kaj pentristo
germana fiziologo kaj pentristo
Persona informo
Carl Gustav Carus
Naskiĝo 3-a de Januaro 1789
en Lepsiko, Sankta Romia Imperio
Morto 28-a de Julio 1869
en Dresdeno, Germana Imperio
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de LepsikoThomas-lernejo je Lepsiko vd
Familio
Infanoj Sophie Charlotte Carus vd
Profesio
Okupo botanikisto • pentristo • psikologo • anatomo • universitata instruisto • filozofoginekologokuracisto • desegnisto • landscape painter vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Dresdeno vd
Verkado
Verkoj Memoro pri arbara insulo en la Balta Maro ❦
La ateliera fenestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mnemosyne (1848)

Carus estis ankaŭ pejzaĝisto: li studadis pentradon ĉe Julius Diez kaj sekve ĉe Julius Schnorr von Carolsfeld en la desegnadakademio de Oeser. Ekde 1814 ĝis 1817, li instruis al si mem oleo-pentradon, per la helpo de la dresdena pejzaĝisto Caspar David Friedrich.

En 1811 li doktoriĝis pri medicino kaj filozofio, kaj en 1814 fariĝis profesoro pri obstetriko kaj direktoro de la akuŝejo de Dresdeno.