La rivereto Elbbach estas 40,7 km longa orografie dekstra alfluanto de la riveror Lahn en la germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Heslando.

Elbbach
la Elbbach sub la „ŝtona ponto“en Hadamar
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federaciaj landoj Heslando kaj Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 40,7 km
Fluo
Fonto en la mezmontaro Westerwald apud Ailertchen
- Alteco super marnivelo 478 m
Enfluejo inter Limburg an der Lahn kaj Staffel en la riveron Lahn
- Alteco 111 m
Geografio
„St. Wendelin-ponto apud Niederhadamar
„St. Wendelin-ponto apud Niederhadamar
vdr

Riveriro redakti

La rivereto fontasen la rejnland-palatinata paro de Westerwald malmultaj km nordokcidente de Westerburg el pluraj rojoj norde de Ailertchen. De tie ĝi fluas suden al Kaden, kaj pasas oriente de Guckheim, trafluas Willmenrod kaj fluas al Langendernbach en Heslando. Plue ĝi fluas suden kaj atingas Hadamar. Poste ĝi enfluas sude de Staffel, urboparto de Limburg (Lahn) en la rivero Lahn. Tie la elbbach transportas avaraĝe ĉ. 4 m³/s.

Nomo redakti

La nomo „Elbe“ aŭ „Elb“ probable venas de elfr, la malnovgermana vorto por rivero. La kelta vortoalbis kaj la ĝermana albia estas lingvaj evouiĝo, kiu fine venas al la nomo Elb(e).[1][2] Por aliaj la nomo venas de la hindeŭropa *“albhos“ por „blanka“ aŭ por „rivero“ ab.

La komunumo Elbingen ricevis sian nomon de la preterpasanta Elbbach, same la komunumo Elbtal.

Ekonomihistorio redakti

1832 raportis Leopold von Zedlitz-Neukirch en sia Neuen hydrographischen Lexikon für die deutschen Staaten („Nova hidrografa leksikono por la germanaj ŝatoj“) pri multaj muelejoj, kiuj utiligis la akvoenergion de la rivereo. Krom multaj grenmuelejoj la akvo funkciigis en Berzhahn feruzinon kaj en Niederhadamar olemuelejon.[3] la rivereto grandparte. Hodiaŭ tamen denove ekzistas kelkaj akvoelektrejoj apud Oberzeuzheim kaj en Hadamar. En Niederzeuzheim la rivereton liveras akvon al granda fiŝcbredejo.

Naturo redakti

En la hesa paero la Elbbach trafluas la naturprotektejon "Elbbach-valo". Poste venas la naturprotekzejo "Kalksteinbruch bei Hadamar" (9,8 ha) kaj la FFH-areo "Apudrivera areo oriente de Elz" (49,1 ha).

Alfluantoj redakti

Al la flankriveroj de la Elbbach apartenas ortogradie ordigita (m=maldekstre, d= dekstre) kaj longeco (rivermalsupren):

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Hellmuth Gensicke, Landesgeschichte des Westerwaldes, Wiesbaden 1958, 2. erg. Nachdruck 1987, Seite 19
  2. Auf den Spuren des Pytheas von Massalia, Magisterarbeit, Oliver H. Herde, daraus das Ortsnamenregister
  3. Leopold von Zedlitz-Neukirch: Neues hydrographisches Lexikon für die deutschen Staaten, Berlin 1832, S. 97