Elek Séllyey
Elek Séllyey [ŝEjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Séllyey Elek estis hungara nobela juĝisto, departementa oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis séllyei.
Elek Séllyey | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de oktobro 1788 en ![]() |
Morto | la 17-an de majo 1850 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | terposedanto kontoristo ![]() |
Elek Séllyey[1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1788 en Alsópusztakovec (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Donji Pustakovec en Kroatio), li mortis la 17-an de majo 1850 en Söjtör (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).
Biografio
redaktiElek Séllyey akiris juran diplomon en Jura Akademio (Győr), sed li studis ankaŭ en Szombathely. En 1809 li partoprenis en la kontraŭNapoleona milito kiel ĉefleŭtenanto. Inter 1810 kaj 1828 li estis nobela juĝisto, samtempe li okupiĝis pri la familia bieno. Li estis subdepartementestro de Zala (historia departemento) inter 1828-1831, li sekvis politikojn de Ferenc Deák kaj László Csány. Inter 1836-1841 li havis postenon pri eduko en la departemento, poste li estis juĝisto en Kőszeg. Dum la hungara revolucio de 1848 li agitis la kroatojn por apogi la revolucion. Li edziĝis en 1816, lia edzino naskis 3 gefilojn.