Elipsa funkcio

(Alidirektita el Elipsaj funkcioj)

En kompleksa analitiko, elipsa funkcio estas, iom simple dirite, matematika funkcio difinita ĉe la kompleksa ebeno kaj perioda ambaŭdirekte. La elipsaj funkcioj povas esti vidataj kiel ĝeneraligoj de la trigonometriaj funkcioj (kiuj havas periodecon nur en unu direkto, paralela al reela linio). Historie, la elipsaj funkcioj estis malkovritaj kiel funkcioj malaj al la elipsaj integraloj; tiuj estis studitaj rilate al la problemo de la arkolongo en elipso, de kie la nomo derivas.