Eliza Wille
Eliza Wille denaska Sloman (naskiĝinta la 9-an de marto 1809 en Itzehoe, Holstinio; mortinta la 23-an de decembro 1893 en Mariafeld, Svisujo) estis germana verkistino de romanoj. En Zuriko ŝi konatiĝis kun Richard Wagner kaj verkis poste inter alie etan libron pri siaj memoroj pri Wagner.
Eliza Wille | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gundalene Elisabeth Sloman |
Naskiĝo | 9-an de marto 1809 en Itzehoe |
Morto | 23-an de decembro 1893 (84-jara) en Meilen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | François Wille |
Infano | Ulrich Wille |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
VerkojRedakti
- Dichtungen (Hamburgo en 1836)
- Felicitas (Lepsiko en 1850, 2 volumoj)
- Johannes Olaf (Lepsiko en 1871, 3 volumoj)
- Stillleben in bewegter Zeit (novelaro, Lepsiko en 1878, 3 volumoj)
LiteraturoRedakti
- Adolf Frey: Wille, Eliza. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 43. Duncker & Humblot, Lepsiko 1898, pj. 255–257.
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri Eliza Wille en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)