KOROMPAY Emánuel Aladár (Budapeŝto, 23-an de marto 1890 - Ĥarkov, printempo de 1940) estis kompaniestro de la pola armeo, hungara viktimo de la masakro de Katin.

Emánuel Korompay
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1890 (1890-03-23)
en Budapeŝto
Morto 1-an de aprilo 1940 (1940-04-01) (50-jaraĝa)
en Ĥarkivo
Mortokialo mortopafo
Lingvoj polahungara
Ŝtataneco PollandoHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo oficiro • polisto
vdr

Li naskiĝis kiel sepa infano de la gepatroj. Lia patro estis apotekisto Márton Korompay. Li diplomiĝis pri filozofio en la Budapeŝta Universitato en 1912, ekde 1914 instruis latinan kaj gerekan lingvojn en gimnazio de Léva.

Li militservis en la galicia fronto, konatiĝis en 1916 en Pzemlysl kun interpretistino Mieczyslawa Grabas, kun kiu li baldaŭ geedziĝis. Li iĝis pola ŝtatano en 1919, batalis kiel volontulo en armeo de Jozef Pilsudski kontraŭ la Ruĝa Armeo.

Li laboris ekde 1930 kiel hungara lektoro en la Varsovia Universitato - kiel posteulo de Adorján Divéky (1880-1956) -, estis kulturataŝeo, gvidis la Polan-Hungaran Amiakn Societon. En 1936 aperis la unua hungara-pola kaj pola-hungara vortaretoj.

Li militkaptiĝis en 1939 en la orienta fronto kaj oni ekzekutis lin en printempo de la sekva jaro. Lia kadavro ne estis identigita.

La Duan Mondmiliton travivis el lia familio nur la plej aĝa filino, Ilona. Filino Marta mortis pro bombatako de Varsovio en septembro de 1939; Elizabeta memmortigis sin en 1943 post kruelaj turmentoj de la Gestapo. Lia edzino Mieczysława mortis en la koncentrejo Auschwitz.

Sur muro de la lasta varsovia loĝejo de la familio kaj sur muro de la Hungarologia Katedro de la Varsovia Universitato pendas memortabuloj, memorante pri li.