Emese Hunyady [emeŝe hunjadi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hunyady Emese estas hungara-aŭstra rapidsketisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Némethné.

Emese Hunyady
Emese Hunyady
Emese Hunyady
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1966 (1966-03-04) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Familio
Edz(in)o Timo Järvinen
Parencoj Juhani Järvinen
Okupo
Okupo rapidsketisto
vdr
Emese Hunyady

Emese Hunyady[1] naskiĝis la 4-an de marto 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emese Hunyady maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. En 2010 ŝi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto. Ŝi edziniĝis dufoje, unue en 1985, pere de tio ŝi akiris aŭstran ŝtatanecon. La dua edzo estis Timo Järvinen, ili vivis en Svislando kaj ŝi naskis filon. Ŝi ricevis aŭstrajn premiojn en 1992 kaj 1994.

Sporta kariero redakti

Emese Hunyady en sia aĝo 5 konatiĝis pri la sketado, sed somere precipe ŝi gimnastikadis kun gvidado de Alíz Kertész. Inter 1978 kaj 1983 ŝi estis sketisto en sia naskiĝurbo, ekde sia aĝo 12 ŝi plejparte venkis en konkursoj. Ŝi estis hungara olimpiano en Hungario en la Vintra Olimpiko 1984, poste jam kiel aŭstriano en la sekvaj 5 Olimpikoj. En 1994 ŝi akiris oran medalon en distanco 1500 m, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua en 1994 kaj 1999. En Aŭstrio en la Vintra Olimpiko 1998 ŝi estis flagtenanto de la aŭstra teamo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti