Grafo Emil Dessewffy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy Emil estis hungara magnato, politikisto, ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Marcel Dessewffy, lia filo estis Aurél Dessewffy (reĝa juĝisto).

Emil Dessewffy
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1812 (1812-02-24)
en Prešov
Morto 10-an de januaro 1866 (1866-01-10) (53-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Dessewffy
Patrino Eleonóra, Gräfin Sztáray Sztára et Nagy Mihály
Frat(in)oj Marcel DessewffyAurél Dessewffy
Infanoj Aurél Dessewffy • Valéria, Gräfin Dessewffy de Csernek et Tarkeö
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr
Pentraĵo de Miklós Barabás pri Emil Dessewffy
Emil Dessewffy en 1862

Emil Dessewffy [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1814 en Hungara reĝlando, en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 28-an de januaro 1866 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Emil Dessewffy frekventis lernejon en Kassa, poste li studvojaĝis al Eŭropo. Hejmenveninta li okupiĝis pri sia bieno en Büdszentmihály. En 1830 li iĝis honora notario, post 6 jaroj li edziĝis. En 1844 li komencis redaktadi gazeton en Pest (urbo) kaj samtempe li politikadis. En 1858 li estis elektita prezidanto de MTA. Tiutempe li partoprenis ankaŭ en kanalizado de Tiso. En 1861 li estis deputito parlamenta.

Verkaro (elekto) redakti

  • Alföldi levelek kolektitaj politikaj artikoloj inter 1839–1840
  • A magyar vám- és kereskedési ügy és annak végeligazítási módja 1847
  • A fenforgó ausztriai kérdésekről 1856 (ankaŭ germane: Ueber die schwebenden österreichischen Finanzfragen

Fontoj redakti