Grafo József Dessewffy [jOĵef deĵOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy József estis hungara politikisto, poeto, membro (direktora en 1830, honora en 1831) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis cserneki [ĉerneki] kaj tarkői. Liaj filoj estis Marcel Dessewffy, Emil Dessewffy kaj Aurél Dessewffy.

József Dessewffy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1771 (1771-02-13)
en Krivany
Morto 2-an de majo 1843 (1843-05-02) (72-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro István, Graf Dessewffy de Csernek et Tarkeö vd
Patrino Anna, Baronesse Vécsey vd
Infanoj Aurél DessewffyEmil DessewffyMarcel Dessewffy vd
Profesio
Okupo poeto • politikisto • poeto-juristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Dessewffy [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de februaro 1771 en Hungara reĝlando en Krivián (nuntempa Krivany en Slovakio). Li mortis la 2-an de majo 1843 en Pest (urbo).

Biografio redakti

József Dessewffy frekventis gimnazion en urbo Pest, poste en la sama urbo ankaŭ universitaton. Unu el liaj profesoroj estis Lajos Mitterpacher. Li lernis juron en Kassa, poste en 1792 li eklaboris en (tiam hungara apartenaĵo) Fiume. En la sekva jaro li rondvojaĝis en Italio. Ekde 1802 li estis parlamenta deputito. En 1806 li edziĝis. Li apartenis al amikaro de Ferenc Kazinczy. Li partoprenis en fondo de Hungara Scienca Societo. Liaj poemoj aperis ekzemple en Erdélyi Múzeum. Li fondis literaturan revuon "Minerva" en Kassa.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A magyarokhoz az uj királynéról (1808) - poemo
  • Desseőffy József gróf Válasza a 60 esztendős Kazinczy Ferenczhez, midőn irná hogy már halni készül (Respondo de Grafo József Dessewffy al la 60-jara Ferenc Kazinczy...) (1819, 1860) - epistolo
  • A «hitel» cz. munka taglalatja (1831)
  • Hazánk egyik igen jeles főispánjának nyilván tett politikai hitvallása (1843)
  • Desewffy József gróf irodalmi hagyományai (1860–64, 1865)

Fontoj redakti