Emil Grábner
Emil Grábner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Grábner Emil estis hungara agronomo, plibonigisto. Lia familia nomvarianto estis Grabner.
Emil Grábner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1878 en Gyula |
Morto | 15-an de januaro 1955 (76-jaraĝa) en Mosonmagyaróvár |
Tombo | Óvár Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Akademio |
Okupo | |
Okupo | plant breeder |
Emil Grábner[1] naskiĝis la 22-an de julio 1878 en Gyula, li mortis la 13-an de januaro 1955 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 15-a) en Mosonmagyaróvár.
Biografio redakti
Emil Grábner akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1896. Post longa eksterlanda studvojaĝo li estis asistanto en 1898, post 3 jaroj lektoro. Li establis instituton pri selektado de kreskaĵoj en 1909 kaj li estis institutestro inter 1913 kaj 1936, poste li pensiuliĝis. Tamen li laboris ĝismorte dum la emeritaj jaroj. Li doktoriĝis en 1952 ĉe la Hungara Scienca Akademio.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A kerti vetemények szántóföldi termelése (1900)
- Szálas takarmánynövények termesztése (kunaŭtoro, 1907)
- A gazdasági növények nemesítése (1908)
- A gabonafélék termesztése (1908)
- Újabb tapasztalatok a burgonyatermesztés terén (1909)
- A szőlő trágyázása (1911)
- A magyar búza nemesítése (1913)
- Hogyan lett Nyomorfalvából Gazdagfalva (1919)
- Szántóföldi növénytermesztés (1935)
Memorigiloj redakti
- strato kaj memortabulo en Mosonmagyaróvár