Emil Schimanek

hungara maŝinkonstrua inĝeniero

Emil Schimanek [ŝimanek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schimanek Emil estis hungara inĝeniero, profesoro, inventisto.

Emil Schimanek [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1872 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Schimanek frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Helpe de stipendio li plulernis en Berlino duonjaron, poste li estis inĝeniero en diversaj fabrikoj en Budapeŝto. En 1900 li ekinstruis en la menciita universitato. Li estis nomumita publika ordinara profesoro en 1902, poste li estis dekano, eĉ en 1923 rektoro 2 studjarojn. Li doktoriĝis en 1952.

Li inventis novan dizelmotoron. Li ricevis signifan premion en 1942, premion Kossuth en 1948.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A gázmotorok munkabírásának növelése (1912)
  • Esse Karburátor
  • A hűtés technikai és gazdasági problémái (1941)
  • A hőerőgépek üzemtana (1948)
  • Energiaátalakulás hőerőgépekben (1954)

Fontoj redakti