Émile Combes

(Alidirektita el Emile Combes)

Émile Justin Louis COMBES, franca politikisto, naskiĝis la 6-an de septembro 1835 en Roquecourbe (Tarn) kaj mortis la 25-an de majo 1921 en Pons (Charente-Maritime).

Émile Combes
Persona informo
Émile Combes
Naskiĝo 6-an de septembro 1835 (1835-09-06)
en Roquecourbe (Tarn)
Morto 25-an de majo 1921 (1921-05-25) (85-jaraĝa)
en Pons
Tombo Pons vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Radikala Partio vd
Familio
Infanoj Edgard Combes vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post studoj pri filozofio, li doktoriĝis pri beletroj en 1860, sed ekde 1862 komencis studojn pri medicino kaj iĝis doktoro pri medicino en 1868 kaj instaliĝis en Pons, naskiĝurbo de lia edzino, kie li estis elektita kiel urbestro en 1876. Li aniĝas en la Radikala Partio kaj grimpas la politikan hierarkion ĝis la posteno de ĉefministro de Francio de la 7-a de junio 1902 ĝis la 24-a de januaro 1905.

Kvankam edukita en religia lernejo kaj kredanta je Dio, li gvidis batalon kontraŭ la influo de la katolika eklezio sur la Francia politiko, kaj decidigis plurajn leĝojn tiucele. Tial dum lia regado la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Vatikano estis rompitaj en 1904, kaj estos restarigitaj nur en 1920.

Vidu ankaŭ redakti

 
Lia karikaturo farita de Achille Lemot, Le Pèlerin, 27 de julio de 1902.