Ĉefministro (Francio)

(Alidirektita el Ĉefministro de Francio)

La franca ĉefministro (france Premier ministre, t.e. Unua ministro), laŭ la konstitucio de 1958, estas la estro de la registaro de la Franca Respubliko. Tiu posteno estas tipa de la Kvina Respubliko, ĉar dum la Tria kaj Kvara Respublikoj, la ĉefministro nomiĝis "Konsiliprezidento" (Président du Conseil) kaj havis malsaman potencon.

Ĉefministro
emblemo
flago
Gabriel Attal
publika posteno • premiero • head of government of France
Komenco 4-a de oktobro 1958 vd
Lando(j) Francio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La franca ĉefministro laŭ la Kvina Respubliko redakti

Laŭ la konstitucio redakti

Laŭ la 8-a artikolo de la franca konstitucio de 1958, la ĉefministro estas nomumita de la Prezidento de la Respubliko, kiu povas ankaŭ (duonoficiale) trudi lian demision. La ĉefministro devas reprezenti la politikan partion aŭ aliancon, kiu tiam superas la Parlamenton.

Post sia nomumo, la ĉefministro proponas novan registaron al la Prezidento. Se la du homoj akordiĝas, la Prezidento sekve oficiale nomumas la proponitajn ministrojn.

Laŭ la 21-a artikolo, la ĉefministro "estras la agadon de la registaro". Krome, li devas garantii "la plenumon de la leĝoj" kaj disponas dekretan potencon. Tamen, li formale ne estas la hierarkia estro de la aliaj ministroj. Kune kun la Prezidento de la Respubliko, li nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn. Laŭ la 22-a artikolo, la koncernitaj ministroj devas plisubskribi la jurajn aktojn de la ĉefministro.

Praktike redakti

Fakte, la vera rolo de la ĉefministro grandege dependas de la politika situacio. Kiam la Prezidento kaj la parlamenta plimulto ĉe la Nacia Asembleo devenas de la sama politika partio, la ĉefministro plejofte submetas sin al la Prezidento kaj aplikas la prezidentan programon, tiel havante malfortan influon. Okaze de kunloĝeco (Cohabitation), kiam la parlamenta plejmulto malkongruas kun la Prezidento, la ĉefministro fariĝas natura estro kaj elektas libere la registaran programon.

Listo de la francaj ĉefministroj ekde la komenco de la Kvina Respubliko redakti

Por listo de la francaj Konsiliprezidentoj (3-a kaj 4-a Respublikoj), vidu Konsiliprezidento (Francio)

9-a de januaro 2024 nun Gabriel Attal
16-a de majo 2022 8-a de januaro 2024 Élisabeth Borne
3-a de julio 2020 16-a de majo 2022 Jean Castex
15-a de majo 2017 3-a de julio 2020 Édouard Philippe
6-a de decembro 2016 15-a de majo 2017 Bernard Cazeneuve
31-a de marto 2014 6-a de decembro 2016 Manuel Valls
15-a de majo 2012 31-a de marto 2014 Jean-Marc Ayrault
17-a de majo 2007 10-a de majo 2012 François Fillon
31-a de majo 2005 15-a de majo - 2007 Dominique de Villepin
6-a de majo 2002 31-a de majo 2005 Jean-Pierre Raffarin
2-a de junio 1997 6-a de majo 2002 Lionel Jospin
17-a de majo 1995 2-a de junio 1997 Alain Juppé
29-a de marto 1993 16-a de majo 1995 Édouard Balladur
2-a de aprilo 1992 28-a de marto 1993 Pierre Bérégovoy (mortigis sin)
15-a de majo 1991 31-a de marto 1992 Édith Cresson
10-a de majo 1988 15-a de majo 1991 Michel Rocard
20-a de marto 1986 10-a de majo 1988 Jacques Chirac
17-a de julio 1984 20-a de marto 1986 Laurent Fabius
22-a de majo 1981 17-a de julio 1984 Pierre Mauroy
27-a de aŭgusto 1976 13-a de majo 1981 Raymond Barre
28-a de majo 1974 25-a de aŭgusto 1976 Jacques Chirac
6-a de julio 1972 27-a de majo 1974 Pierre Messmer
20-a de junio 1969 5-a de julio 1972 Jacques Chaban-Delmas
10-a de julio 1968 16-a de junio 1969 Maurice Couve de Murville
14-a de aprilo 1962 10-a de julio 1968 Georges Pompidou
8-a de januaro 1959 14-a de aprilo 1962 Michel Debré

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti