Émilie Carles (naskiĝis Émilie Allais, la 29-an de majo 1900 en Val-des-Prés, proksime de Briançon (Hautes-Alpes), mortis la 29-an de julio 1979) estis franca aŭtorino.

Emilie Carles
Persona informo
Naskonomo Marie Julie Émilie Allais
Naskiĝo 29-an de majo 1900 (1900-05-29)
en Val-des-Prés
Morto 29-an de julio 1979 (1979-07-29) (79-jaraĝa)
en Val-des-Prés
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto • lerneja majstro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi verkis aŭtobiografion : « Une soupe aux herbes sauvages » (Supo je sovaĝaj herboj) en 1977 tradukita al pluraj lingvoj kaj alian libron « Mes rubans de la Saint-Claude » (Miaj rubandoj de la Sankt-Klaŭda tago). Ŝia vivo estis sinsekvo de ĝojoj, penoj, laboroj, klopodoj por helpi sian familion, ŝirmi sian ŝatatan vivkadron kaj konduki ekzistadon konforme al sia liberecana kaj kontraŭmilitisma idealo.

Biografio redakti

Émilie Carles naskiĝis en familio de malriĉaj etkultivistoj en montara loko. Ŝi havis kvin gefratojn. La farmbieno necesigis multe da laboro por malmulte da produktokvanto. Ŝiaj gepatroj penegis por nutri sian familion. Ŝia patrino mortis laborante en kampo, fulmobatite. Émilie estis kvarjara. Nelonge poste ŝi devis duoble taglabori : en la lernejo kaj en kampoj kaj bovejo por helpi la familianojn. Ŝi havis projekton : iĝi instruistino. Ŝi skribis :

« Mi ŝatis iri al la lernejo, mi ŝatis la lernadon, mi ŝatis legi, skribi, lerni. Ekde mia eniro en la lernejon, mi sentis min kiel hejme kaj tie mi plenfeliĉis. »

El la gefratoj nur ŝi daŭrigis sian lernadon. En 1916 ŝi foriris al Parizo por plu studadi kaj ricevi sian diplomon. Tie ŝi konatiĝis kun pacifistoj kaj anarkiistoj kaj ŝi aprobis iujn el iliaj idealoj. Sed malsana ŝi revenis al siaj karaj montoj kaj instruis en diversaj lernejoj. La rakontoj de ŝiaj fratoj, soldatoj dum la Unua Mondmilito (1914-1918), kaj ŝiaj pluaj rilatoj kun la pariza anarkiista movado konvinkis ŝin pri la absurdeco de militoj kaj la necesa ago por konstrui pli bonan mondon. En 1927, ŝi renkontis Jean Carles, sian estontan vivkunulon. Li estis liberecano, pacifisto kaj liberpensulo. Ambaŭ iĝis aktivaj propagandistoj kaj komencis batalantan vivon.

En 1936, la franca registaro de Popola Fronto kreis la unuajn pagatajn feriojn por la laboristoj. Tiam en sia vilaĝo Val-des-Prés, Jean kaj Émilie malfermis gastejon en sia granda farmdomo kaj akceptis samopiniajn urbanojn por profitigi ilin de la pura montara aero, de la beleco de la ĉirkaŭaĵo. Sed ĉar la klientaro ne estis riĉa, plejofte la salajro de Émilie, plu instruistino, estis necesa por ekvilibrigi la kontojn.

Komence de la Dua Mondmilito (1939-1945) ilia filineto ludante sur la vilaĝa strato estis mortigita sub la radoj de militveturilo. Post la Unua mondmilito, Jean rifuzis siajn militistajn medalojn, sian pension de eksbatalanto kaj dum la Dua mondmilito li foriris al kaŝrifuĝejo de makisanoj : lia nomo estis skribita en listo de estontaj ostaĝoj petita de la germanaj okupantoj. Li mortis en 1962 elĉerpita pro siaj longaj luktoj .

Protekto de la Valo de Clarée redakti

 
Valo de Clarée

En la eko de la 1970-aj jaroj, Émilie Carles aŭdis pri granda projekto de rapidvojo tra la valo de Clarée, rapidvojo el Fos-sur-Mer-Marseille al Torino (Italio). Ŝi timis ke tia rapidvojo iĝos aŭtoŝoseo, kiu nepre kaŭzus ĝenaĵon, poluaĵon kaj damaĝon en tiuj enviindaj naturaj loko kaj ĉirkaŭo. Ŝi klopodis por krei asocion cele al la protekto de la valo kun sloganoj kiel « Ŝafoj, ne kamionoj !», « La valo de Clarée al kamparanoj », « Lasu trankvilaj la montaranojn ! ». Sinsekvis sin afiŝoj, flugfolioj, petskriboj, aŭdiencoj en la prefektejo. La 13-an de aŭgusto 1974, ŝi kondukis manifestacion al Briançon. Ŝi sukcesis venigi tien 13 traktorojn kaj ĉirkaŭ 300 homojn el iliaj vilaĝoj malgraŭ la perditaj laborhoroj dum la plensezono de fojnrikolto. En oktobro 1975 gazetara konferenco estis organizata en Parizo. Nova sukceso por la movado, ĉar Émilie Carles sciis spontane taŭge respondi la demandojn de la ĵurnalistoj kaj klarigi la situacion de la etkultivistoj, la nepran devon protekti tiun naturan belegan valon. Iom post iom la protestado antaŭeniris, progresis tra la koncernataj medioj. En 1976, la projekto de rapidvojo (verŝajne iĝonta aŭtoŝoseo) estis forlasita por protekti la kampojn, la bienojn de la etkultivistoj, la purecon de la aero, la belecon de la naturo. En julio 1992, la klasado de la valo estis farita, subskribita, rilate al kvar komunumoj : Mônetiers-les-Bains, Névache, La Salle-les-Alpes, Val-des-Prés. De tiam la valo estis ŝirmata kontraŭ la projektoj, kiuj povus grave damaĝi ĝin. [1]

Supo je sovaĝaj herboj redakti

En sia aŭtobiografia libro, Émilie Carles simple rakontis ne nur sian vivon sed ankaŭ kun sentemeco kaj humaneco la vivon de la montaranoj. Ŝi longe detalis la etajn faktojn kiuj atestas aparte malfacilan montaran vivon. Ŝi priskribis la ĉiutagajn klopodojn kaj la plibonigojn alportitajn de la progreso al foraj vilaĝoj. Kiel instruistino, ŝi konstante kuntuŝiĝis kun la popola medio el kiu ŝi devenis. Ŝia rakonto estas rimarkinda atesto pri la vivo de la kamparaj familioj en la alpa regiono inter la du mondaj militoj : instalo de la unuaj karbo-fornoj, kuplado al la elektra reto, plibonigo de la mastruma ekipaĵo… La ĉiutaga komforto dependis de la rikoltoj, de la sano de la brutaroj, ŝafaroj. Ŝi ankaŭ rakontis la longajn vintrajn vesperojn kaj la interhelpon en la vilaĝoj dum la malfacilaj periodoj. En la lernejo ŝi provis labori respektante sian idealon. Estis grave al ŝi, ke ŝiaj lernantoj kreskigu siajn personajn talentojn, ŝatu la lernadon kaj respektu la moralajn valorojn : solidareco, respekto al aliuloj, individua respondeco. Kun sia propra humileco ŝi rakontis ne multe pri si, sed multe pri la aliaj. Ŝi entuziasme priskribis sian esperon vidi la plibonigon en la mondo kaj la akcepton de novaj moralaj valoroj. La libro atingis gravan sukceson, eĉ iĝis la temo de televidfilmo kun Annie Girardot en la rolo de la emerita instruistino (1997).

Émilie Carles donacis sian korpon al la scienco.

Eksteraj ligiloj redakti

Referenco redakti

Fontoj redakti