Emlyon Business School

eŭropa komerca universitato

EMLYON Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Liono, Sankta-Stefano, Kazablanko[1] kaj Ŝanhajo. Ĝi estis fondita en la jaro 1872.

Emlyon Business School
Grande école Redakti la valoron en Wikidata
moto Fruaj farantoj ekde 1872
Informoj
fondodato 1872
fondinto(j) chamber of commerce of Lyon vd
speco Grande école de commerce et de management
(Privata esplora universitato kaj komerca lernejo)
Situo
lando Francio
urbo Liono
Nombroj
nombro de studentoj 9 000 vd (stato: 2021)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
jura formo SA à directoire (s.a.i.)
• Société anonyme
asocio laŭ leĝo de 1901 vd
vdr

EM Lyon okupis la 14-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2014 fare de la ĵurnalo Financial Times[2]. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la tridekan rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 68-an rangon tutmonde[4].

La studprogramojn de EM Lyon akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[5]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Jean-Pascal Tricoire (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Schneider Electric), Stéphane Bern (raportisto) kaj Gwendal Peizerat (glaci-sketisto)[6].

Citaĵoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti