Emma Daumas
Emma DAUMAS [ema domas] (naskiĝis la 23-an de novembro 1983 en Avignon), estas franca kantistino, partopreninto al "Star Academy 2"
Emma Daumas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1983 (40-jaraĝa) en Avignon |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.believe.fr/artists/102691,emma-daumas.html |
Biografio
redaktiEmma, realnome Manuelle, kreskis en muzikema familio. Ŝi lernas ludi pianon, gitaron kaj poste eniras muzik-lernejon de Villeneuve-lès-Avignon kiam ŝi estas 15-jara por lerni kantadon.
En 2000, ŝi partoprenas televidan programon "Graines de stars" kaj atingas 4-an rangon en la konkurso.
En aŭgusto 2002, ŝi partoprenas la 2-an eldonon de la televida programo "Star Academy". Ŝi estas eliminita en virina duon-finalo profite al Nolwenn Leroy, kiu gajnos la finalon.
En februaro 2003 aperas ŝia unua unuopa disko, Au jour le jour (tagon post tago), kiu vendiĝas en 200,000 ekzempleroj. Ŝi poste partoprenas la turneon de "Star Academy".
En novembro 2003 aperas la dua unuopa disko de Emma, Si tu savais (Se vi scius), kiun ŝi ankaŭ komponis.
En decembro 2003 aperas ŝia unua albumo, Le saut de l'ange (Salto de la anĝelo) kiu estas bone akceptata de la recenzo kaj fariĝas ora albumo.
En februaro 2004 aperas ŝia tria unuopa disko, Tu seras (Ci estos) kune kun muzikvideo. Ĝi tuj fariĝas sukcesa ŝlagro kiu vendiĝas en pli ol 300,000 ekzempleroj.
Emma turneas ekde aprilo 2004 ĝis jarfino en pli ol 47 datoj tra Francio, Belgio, Svislando, Libano kaj Hinda oceano.
En julio 2004 aperas ŝia kvara unuopa disko, Figurine humaine (Figureto homa); en la franca tio samsonas kiel Figure inhumaine (Figuro nehoma).
En decembro 2004 aperas la kvina eltiraĵo de ŝia unua albumo, J'attends (Mi atendas), kiu ne renkontas la atenditan sukceson.
Post longa paŭzo, Emma aperigas sian duan albumon en februaro 2006, Effets secondaires (Flankaj efikoj) el kiu eliras en marto unua unuopa disko, Regarde nous (Rigardu nin); per tiu dua albumo, Emma iom forlasas sian "Avril Lavigne"-eskan stilon.
Diskografio
redaktiAlbumoj
redakti- 2003: Le saut de l'ange
- 2006: Effets secondaires
- 2008: Le chemin de la maison
Unuopaĵoj
redakti- 2003: Au jour le jour
- 2003: Si tu savais
- 2004: Tu seras
- 2004: Figurine humaine
- 2004: J'attends
- 2005: You got me feat. Eskobar
- 2006: Regarde nous
Muzikvideoj
redaktiEl: Le saut de l'ange
redakti- 2004: Tu seras
- 2004: Figurine humaine
- 2005: J'attends
El: Effets secondaires
redakti- 2005: You got me feat. Eskobar
- 2006: Regarde nous
Internaj ligiloj
redakti- Avril Lavigne
- Nolwenn Leroy, gajninto de "Star Academy 2"
- Georges-Alain Jones, partopreninto al "Star Academy 2"
- Jérémy Chatelain, partopreninto al "Star Academy 2"
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Arkivigite je 2009-02-12 per la retarkivo Wayback Machine