Empathy (muzikalbumo)

albumo de Bill Evans

Empathy estas ĵazalbumo de Bill Evans, kiu surbendiĝis la 14-an de aŭgusto 1962 en Englewood Cliffs, Nov-Ĵerzejo kaj aperis en 1963 ĉe Verve Records.

Bill Evans en 1978

La albumo redakti

Post ok jaroj, dum kiuj la pianisto havis kontrakton kun dikeldonejo Riverside Records de Orrin Keepnews, li forlasis laŭ konsilo de sia nova organizantino Helen Keane la firmaon, kiu estis en financaj malfacilaĵoj, kaj transiris en 1962 al la pli granda diskeldonejo Verve. La 14-an de aŭgusto 1962 okazis lia unua registradkunsido por Verve en la studio de Rudy Van Gelder en Englewood Cliffs.

La albumo ekestis je strangaj cirkonstancoj, kiel konstatis recenzisto Dave Nathan ĉe Allmusic: la bando Shelly Manne & His Men tiutempe koncertis en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard, alterne kun la triopo de Bill Evans. Kun permeso de Orrin Keepnews, je kiu Evans estis ankoraŭ je kontrakto, Creed Taylor sukcesis organizi komunan kunsidon en la studio de Van Gelder kun Evans kaj Shelly Manne. La basisto de Manne tiutempe estis Monty Budwig, kiu tiam kompletigis la triopon.[1] Male al la antaŭaj albumoj ĉe Riverside (sur kiuj la pianisto ankaŭ ludis proprajn komponaĵojn) la unua publikaĵo por Verve enhavas selekton da ĵazaj normkantoj el Great American Songbook kun du relative nekonataj numeroj de Irving Berlin, krome de Richard Rodgers kaj Lorenz Hart „With a Song in My Heart“, de Frank Loesser „I Believe in You“, la tradician baladon „Danny Boy“ kaj la komponaĵon de Gordon Jenkins „Goodbye“.

Taksado de la albumo redakti

Nathan Davis ĉe Allmusic taksis la rezulton de la kunmuzikado kun Manne kaj Budwig positive: „Rezulte lia ludo aperas pli facila, libera kaj senstreĉa ol antaŭ kelka tempo“. La albumo komencas per rapida versio de „The Washington Twist“ de Irving Berlin. La aŭtoro laŭdas la ludon de Manne, kiu instigas la pianiston al pli vigla ludmaniero ol alikaze, ekz. je „I Believe in You“ de Loesser aŭ je „Let's Go Back To The Waltz“ de Berlin, relative nekonata titolo de Berlin, kiu donas al Evans la eblecon por lirika muzikado. La plej longa peco estas la aŭdaca versio de alikaze ofte primokata „With a Song in My Heart“.

Richard Cook kaj Brian Morton distingis la albumon en Penguin Guide to Jazz per la dua-alta taksado kaj laŭdis je la spontanea kunsido la grandiozan kunmuzikadon aparte je „With a Song in My Heart“. Evans-biografo Hanns E. Petrik trovas la selekton de la titoloj ne ĉiam kontentiga; kelkaj el ili efikas laŭ sia opinio kiel senĝoje forluditaj. Ekzemplo por tio al li estas „The Washington Twist“ de Irving Berlin, laŭ Petrik banala kanto, baziĝanta sur la harmonioj de la furorkanto „Franky and Johnny“. La disko tamen ankaŭ prezentas ankaŭ ĝojigan – la ludmaniero pli ol naŭ minutojn daŭra de la muzikal-melodio „With a Song in My Heart“ verkita de Richard Rodgers. Krom per delikata subdivido de la temo-harmonioj ĉi tiu peco ĉarmas per sia ne atendita postludo, en kiu Evans denove resumas ĉion.[2]

Eldono-noto redakti

Por la noveldono de la albumo kiel lumdisko oni kombinis la sonregistraĵojn de la registradkunsido por Empathy kun la albumo A Simple Matter of Conviction, kiu ekestis la 11-an de oktobro 1966. Estis la unua albumo de Evans kun la juna basisto Eddie Gomez; frapinstrumentisto denove estis Shelly Manne.

 
Shelly Manne, proks. decembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

La titoloj redakti

  • Bill Evans: Empathy (Verve 23MJ 3032, CD: 837757-2)
  1. The Washington Twist (Irving Berlin) – 6:29
  2. Danny Boy (Frederick Weatherly) - 3:44
  3. Let's Go Back To The Waltz (Berlin) – 4:34
  4. With a Song in My Heart (Richard Rodgers, Lorenz Hart) - 9:14
  5. Goodbye (Gordon Jenkins) - 5:12
  6. I Believe in You (Frank Loesser) - 5:54

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Evans-biografo Hanns E. Petrik priskribas la unuan renkontiĝon de Bill Evans kaj Shelly alie: Post kiam Paul Motian estis forlasinta la triopon kaj Chuck Israels ne estis je dispono, Creed Taylor aviadigis la muzikistojn Shelly Manne kaj Budwig por la kunsido el Kalifornio. Komp. Petrik, p. 35.
  2. Cit. laŭ Petrik, p. 125.