En Svislando estas kolekto de kvin rakontoj de svisaj verkistoj. La rakontojn kolektis kaj tradukis franca esperantistino Maria Milsom sub plumonomo "E. Ramo".

La libro estis eldonita en la jaro 1908 de la pariza eldonejo Librairie de l'Esperanto, antaŭaĵo de la Esperantista Centra Librejo fondita parize en 1918. En Enciklopedio de Esperanto citiĝis el recenzo de 1909:

Recenzoj redakti

 
 Trafe elektitaj rakontoj, tradukitaj en la plej bona, pura kaj klasika Esperanta stilo. (P. C., en la periodaĵo Lingvo Internacia, 1909) 
 
 Jen elegante presita kaj per 6 bildoj ornamita libro. La verko estas tre rekomendinda, tiom pro la elekto de la originalaj tekstoj kiom pro la brile sukcesinta traduko ; ĝi montras unu fojon plie la taŭgecon de Esperanto, kiu ebligas esprimi la plej malgrandajn detalojn, la plej delikatajn nuancojn. En «La lasta ekskurso de Matineo Clèvoz» la leganto admiras la majestan belecon de la Alpaj pejzaĝoj kaj sin sentas potence premata de la dramateco do la rakonto ; li sekvas plezure la humoraĵan noveleton «Bona Malliberulo», tre vivplene rakontita ; la emociiga rakonteto «Patrino» ege lin kortuŝas. En «La Venĝonto» li konatiĝas kun la vivo de malfeliĉaj italaj kamparanoj, pelitaj trans la svisan limon pro politikaj okazintaĵoj. En «La Trompisto» estas pritraktata speciala flanko de l’ intensa vivo de l’ intelekta urbo, kie la edukado speciale emas disvolvi la rezonadon kaj juĝadon ĉe infanoj. «En Svislando» estas bona akiraĵo por nia literaturo. Ĝi meritas honoran lokon sur la legotablo de ĉiuj esperantistoj. 
— Belga Esperantisto n005 (mar 1909)

Eldonoj redakti

  • E. Ramo. (1908) En Svislando (esperante). Parizo: Librairie de l'Esperanto, p. 104.

Literaturo redakti