Encyclopaedia Metallum

Encyclopaedia Metallum: The Metal Archives (Esperante: Enciklopedio Metallum: La Metalrokaj arkivoj, plej konata kiel Metal ArchivesMA) estas retejo kiu enhavas informon pri muzikaj bandoj ligataj al metalroko kaj al ĉiuj branĉoj de tiu muzika genro. Encyclopaedia Metallum ricevadis bonajn recenzojn de multaj gazetoj kaj sciuloj pri metalroko, ekzemple, Matt Sullivan de Nashville Scene opiniis ke MA estas "la plej bona reta datumbazo pri la metalroka mondo."[1] La revuo Terrorizer priskribis la paĝon kiel "plena kaj elĉerpita listo de metalrokaj bandoj, kun vasta diskaro, opinia forumo tre aktiva kaj listo de uzantoj interkonektataj kiu montras la ĉiama incesta beleco de la metalroka etoso".[2] Tamen, ekzistas ekscepcioj por kelkaj bandoj kiu oni ne certas pri siaj ĝusta genro kaj oni ne aldonis ilin en la retejo.

Encyclopaedia Metallum: The Metal Archives
Encyclopaedia Metallum: The Metal Archives
Encyclopaedia Metallum: The Metal Archives
online music database
Retadreso www.Metal-Archives.com
Kategorio Enciklopedio pri metalrokaj bandoj
Lingvo(j) Angla
Posedanto Morrigan, Hellblazer
vdr

Encyclopaedia Metallum provas doni kompreneblan informon pri la bandoj, kiel diskaro, emblemoj, fotoj, kanzonaj tekstoj, nuna membraro, biografio kaj kronikoj de registrataj uzantoj.

Je decembro de 2011, la retejo havas pli ol 83,500 listataj bandoj, 205,000 kontribuoj, 1,380,000 kanzonoj, 55,000 revizioj kaj 281,000 registritaj uzantoj (el kiu (205,000 estas aktivaj uzantoj).[3] Estas unu el la 500 pli vizitataj retejoj en kvin landoj.[4]

Historio redakti

La Encyclopaedia Metallum estis fondita de du kanadanoj en 2002 ĉe Montrealo, ili uzas la kromnomoj HellBlazer kaj Morrigan. Ambaŭ estis intervjuataj pluraj fojoj. La unua intervjuo estis por la malaperata retejo MetalGospel kaj la dua por la revuo finnlanda "Miasma" je majo kaj junio 2005, eldonita je oktobro de la sama jaro.[5]

Rilato kun la uzantoj redakti

Kiel stimulo por la uzantoj, la retejo uzas poentuman sistemon, ju pli bonaj estu la kontribuoj de la uzanto des pli poentoj la uzanto havos kaj pli alta estos lia pozicio en la reteja rangordo. La retejo estas libera de propagando komerca, kaj estas sendependa ekde junio 2008. Oni ankaŭ rajtas havi personan profilon kie oni povas vidi la kontribuojn de la uzanto.

Taŭgaj bandoj redakti

La retejo estas fama pro sia tre strikta regularo, ĉefe rilate al aldono de novaj bandoj. MA nur akceptas bandojn kiu praktikas metalrokon, sed kelkfoje bandoj kiuj estis neakceptitaj poste estis aldonitaj al la reteja arkivo kaj ankaŭ male. La nuraj esceptoj estas la jenaj: paralelaj projektoj de membroj de metalrokaj bandoj kiu eldonas materialon per granda diskeldonejo, bandoj kiuj jam ne plu estas konsiderataj metalrokaj sed ja estis metalrokaj en la pasinteco kaj bandoj de grinckerno kiuj havas similecon kun la mortmetalo.

Por bandoj kiuj sia genro estu ambigua, la administrantoj de la retejo revizios la enhavon de la bando, tio okazas ĉar laŭ la administrantoj mulfoje tiaj "ambiguaj genroj" disvolviĝas en alia genro tre malsama al metalroko. Pro tio kelkaj "tradiciaj" bandoj de la metalroko kaj NWOBHM (Nova ondo de la brita metalroko) kiel Def Leppard kaj Stryper ekzistas en la retejo sed nur ĉar unu aŭ du albumoj havas la kondiĉojn ĝeneralajn.

Aliflanke, ekzistas bandoj kiuj ne estas metalrokaj sed aperas en la retejo kaj estas konsiderataj parto de la metalroka etoso, ĝenerale bandoj de Dark Ambient (Malluma etoso) kaj êc "Folk" muziko, kiel Mortiis, Elend, Nest, Of The Wand & The Moon, Autumn TearsStille Volk. Tiuj bandoj estas selektitaj de administrantoj sen konsento de la normalaj uzantoj..[6]

Neakceptitaj bandoj redakti

Rilatataj genroj kun la ekstrema metalroko, kiel grinckerno kaj metalkoro, estas ĝenerale neakceptataj ĉar ili estas konsiderataj variaĵoj aŭ evoluciaj ĝenroj de punko. Multaj uzantoj opinias ke la retejo ekis malakcepti grinckernajn bandojn kiam la retejo petis tion ĉe la ĝenerala bulteno, "Please stop submitting -core bands. Please." (Bonvolu, Haltu aldoni -core-ajn bandojn. Bonvolu.)[7]. Tamen tio estas mensogo; multaj grinckernaj bandoj aperas en la arkivo kaj multaj pli estis aldonitaj por la eldono de tiu bulteno, sed la administrantoj estas pli striktaj kaj kontrolas ĉiu kazo. La plejmulto de la grinckernaj bandoj kiuj estis akceptitaj havas evidentajn influon de la melodia mortmetalo. La glama metalroko ankaŭ estas neakceptataj ĉar la posedantoj de la retejo konsideras ke tiu genro estas derivaĵo de la ŝtonroko kaj ne de la metalroko. Oni akceptas industri-metalrokajn bandojn nur se oni konsideras ke la bando estas pli rilata al la metalroko ol la industria muziko (tio okazas kun Rammstein kiu ne aperas, tamen Ministry estis fine akceptita je marto 2006 ĉar la bando aldonis influon de la draŝa metalroko). Alia akceptita bando kiu antaŭe estis malakceptita de la administrantoj estas la industria bando Pitchshifter, oni konsideris ke iliaj unuaj tri albumoj estas metalrokaj.

Bandoj de nu-metalroko estas tuj malakceptataj, sed same kiel bandoj de grinckerno, ili povas esti akceptitaj se la administrantoj konsideras ke la bando havas albumon kun "sufiĉa metalroka enhavo". La administrantoj malakceptas eĉ bandojn kiuj laŭ aliaj retejoj kaj sciuloj de la metalroko estas konsiderataj kiel "patroj de metalroko"[8], tio okazas kun bandoj kiel Led Zeppelin kaj Blue Cheer; la uzantoj konsideras tiun bandoj kiel bandoj de ŝtonroko sen konsideri ilian influon en la metalroko.[9]

Fakte, pluraj bandoj kiuj estas konsiderataj kiel la origino de la metalroko en la 70-a dekjaro ne aperas en la retejo, ekzemple: Blue Öyster Cult, Uriah Heep, Vanilla Fudge, Cactus, Dust, AC/DC, kaj Van Halen. Kelkaj uzantoj kritikis pasintece tian malaperojn ĉe la forumo.[10] Tamen, bandoj de tiu epoko kiel Black Sabbath, Deep Purple, Scorpions, Sir Lord Baltimore, Rush, Rainbow, Thin Lizzy, Budgie kaj Pentagram estis akceptitaj.

Referencoj redakti

  1. Matt Sullivan. The indie-fication of metal, 2009 (angle). City Press LLC. Arkivita el la originalo je 2009-12-28. Alirita 2012-07-12.
  2. "A Decade in Downloading", La historio sekreta de Terrorizer... la jardeko", decembro de 2009
  3. Encyclopaedia Metallum' statistics Estadísticas Metal Archives. Arkivita el la originalo je 2011-01-21. Alirita 2012-07-12.
  4. Encyclopaedia Metallum's traffic details from Alexa[rompita ligilo]
  5. Miasma magazine #10[rompita ligilo]
  6. Encyclopaedia Metallum's Guidelines. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2012-07-12.
  7. Encyclopaedia Metallum's news archive
  8. Allmusicguide.com nomumas al "Led Zeppelin" kiel la "definitiva bando de la Metalroko"
  9. MusicMight clasifica a Led Zeppelin como "hard rock"[rompita ligilo]
  10. 1970 Heavy metal.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Encyclopaedia Metallum en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti