Höri

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Endhöri)
Höri
Blazono de Höri
Lernejo de Höri
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 30′ 32″ N 8° 30′ 36″ O / 47.50889 °N, 8.51000 °O / 47.50889; 8.51000 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 32″ N 8° 30′ 36″ O / 47.50889 °N, 8.51000 °O / 47.50889; 8.51000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2446
Areo 4,85 km²
Alteco 412 m super marnivelo
Poŝtkodo 8181
Komunumkodo 0060
Mapo de Höri
vdr

Pri la komunumo redakti

Höri estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2446 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

La komunumo Höri situas en la Zurika Unterlando ĉe la bordo de la rivero Glatt inter Niederglatt kaj la distriktĉefurbo Bülach. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Oberhöri, Niederhöri kaj Endhöri.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Höri limas en nordo al Hochfelden, en oriento al Bülach, en sudoriento al Bachenbülach, en sudsudoriento al Oberglatt, en sudo al Niederglatt, kaj en okciento al Neerach.

Trafiko redakti

Per poŝtaŭtobusoj, per kiuj en kelkaj minutoj atingeblas la stacidomoj de Bülach kaj de Niederglatt, Höri estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. Höri mem ne disponas pri propra stacidomo de la trajnlino de Zuriko al Bülach, kiu pasas tra la komunumo, ĉar siatempe la iom obstinaj kamparanoj de la vilaĝo estis tro avaraj por finance kontribui al la konstruado de la fervojlinio.

Historio redakti

Unuaj dokumentaj mencioj de Höri datiĝas el la jaro 1149 kiel Hoerein. La voktado pri la bieno Kuecheler Hof en Endhöri transiris en la jaro 1329 al la Monaĥejo Rüti. Post ties malfondo dum la reformacio en la jaro 1525 la malalta jurisdikcio por Endhöri transiris al la urbo Zuriko. La voktado pri Niederhöri transiris en la jaro 1424 de la Habsburgoj al Zuriko, kaj tiu pri Oberhöri estis koncedita de Bernhard Gradner, la heredanto de la Baronoj de Tengen en la jaro 1476 al Zuriko. Endhöri en la jaro 1442 refariĝis habsburga, dum la partoj okcidente de Glatt fariĝis partoj de la zurika ĉefvoktejo Neuamt. En la jaro 1452 Endhöri estis atribuita al al zurika kamparvoktejo Kiburgo kaj estis poste en du etapoj en 1667 kaj 1689 atribuita al la voktejo Neuamt. Kiel paroĥo Höri estis ĝis 1798 parot de Bülach. Okaze de la estiĝo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798 la tri partoj de Höri estis kunigitaj al la tiam kreita politika komunumo Höri. Per la nova kantona konstitucio de la jaro 1831 Höri estis atribuita al la distrikto Bülach. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti