Bülach (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Bülach)

La distrikto Bülach estas distrikto en Kantono Zuriko en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la samnoma urbo Bülach.

Distrikto Bülach
Blazono de la distrikto Bülach
Fervoja ponto super la Rejno apud Eglisaŭ en la Distrikto Bülach
Mapo de la distrikto Bülach
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Bülach
Koordinatoj  47° 31′ N 8° 32′ O / 47.517 °N, 8.533 °O / 47.517; 8.533 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ N 8° 32′ O / 47.517 °N, 8.533 °O / 47.517; 8.533 (mapo)
Nombro de loĝantoj 122722(2007-12-31)
Areo 185,19 km²
Loĝantardenseco 662,68 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0103
vdr

Geografio redakti

La distrikto Bülach situas nordokcidente de la urbo kaj la Distrikto Zuriko. Ja la 31-a de decembro 2006 la distrikto Bülach nombris entute 122722 loĝantojn. La distrikto havas areon de 185.19 km².

Ĉar la Flughaveno Zuriko troviĝas sur la teritorio de la Distrikto Bülach, la Distrikta Tribunalo Bülach estis instanca kaj pri la proceso pri la bankroteco de la iama svisa aviadilkompanio Swissair kaj ankaŭ pri la proceso kontraŭ la firmao Skyguide, kiu respondecas por la kontrolo de la svisa kaj nordgermana aerspaco kaj kunkulpis pri la aviadilkatastrofo en Überlingen kaj sekve ankaŭ pri la proceso pri la mortigo de la pilotgvidisto Peter Nielsen, kiu laboris dum la katastrofnokto por Skyguide, far Witali Kalojew, kiu perdis dum la kastatrofo sian familion.

Limoj redakti

La distrikto Bülach havas limon kun la distriktoj Andelfingen, Vinterturo, Pfäffikon, Uster, Zuriko, Dielsdorf kaj en la nordo kun Germanio.

Trafiko redakti

Ĉar en la distrikto Bülach situas la interkontinenta Flughaveno Zuriko, ĝi estas trafike bonege situanta. La trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Sankt-Galo, de Zuriko al Konstanco kaj de Zuriko al Romanshorno pasas ĉiuj tra la flughaveno. Tra la distriktĉefurbo pasas la internacia trajnlinio de Zuriko tra Ŝafhaŭzo al Stuttgart. Krome regiona trajnlinio de THURBO AG konektas Vinterturon tra Embrach kaj Bülach kun Bad Zurzach kaj Waldshut en Germanio. Per la aŭtoŝoseo A51 de Zuriko tra la Flughaveno Zuriko al Bülach la distrikto disponas ankaŭ konekton al la svisa nacia vojreto.

Listo de la politikaj komunumoj en la distrikto Bülach redakti

La distrikto Bülach konsistas (stato 2011) el 22 komunumoj, kies plej granda estas la urbo Kloten. Jen la listo:

Blazono Poŝtkodo Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
  8184 Bachenbülach 3793 4,25 0051
  8303 Bassersdorf 10870 9,02 0052
  8180 Bülach 17034 16,09 0053
  8305 Dietlikon 7049 4,26 0054
  8193 Eglisau 3918 9,07 0055
  8424 Embrach 8757 12,72 0056
  8427 Freienstein-Teufen 2280 8,32 0057
  8192 Glattfelden 4183 12,35 0058
  8182 Hochfelden 1914 6,16 0059
  8181 Höri 2409 4,85 0060
  8194 Hüntwangen 970 4,97 0061
  8302 Kloten 17809 19,28 0062
  8426 Lufingen 1699 5,22 0063
  8309 Nürensdorf 5152 10,09 0064
  8425 Oberembrach 978 10,20 0065
  8152 Opfikon 15075 5,61 0066
  8197 Rafz 3983 10,74 0067
  8427 Rorbas 2252 4,44 0068
  8304 Wallisellen 13333 6,50 0069
  8195 Wasterkingen 548 3,95 0070
  8196 Wil ZH 1294 8,94 0071
  8185 Winkel 3877 8,16 0072
Totale 21 129177 185,19 0103

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti