Glattfelden
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Glattfelden (stacidomo). |
Glattfelden | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Bülach |
Koordinatoj | 47° 33′ 40″ N 8° 29′ 59″ O / 47.56111 °N, 8.49972 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 40″ N 8° 29′ 59″ O / 47.56111 °N, 8.49972 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4183 |
Areo | 12,35 km² |
Alteco | 387 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8198 |
Komunumkodo | 0058 |
![]() | |
Pri la komunumo redakti
Glattfelden estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4183 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio redakti
Glattfelden situas en la Zurika Unterlando je la plej malsupra fino de la Glattvalo. Ĉe la setlejo Rheinsfelden sur la teritorio de la komunumo la rivero Glatt alfluas la Rejnon.
Trafiko redakti
Tra la stacidomo de Glattfelden pasas la trajnlinoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj de la kompanio THURBO AG de Vinterturo tra Embrach, Bülach, Eglisaŭ, Bad Zurzach al Waldshut.
Historio redakti
Unua skriba mencio sub la nomo Glatevelden troveblas en dokumento el la jaro 1130. Unu el la plej gravaj civitanoj de Glattfelden estas la zurika verkisto Gottfried Keller, kiu liveras en sia ĉefverko La Verda Henriko [germane: Der Grüne Heinrich] detalan priskribon pri la komunumo.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Glattfelden
- Glattfelden en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale