Oberembrach
Oberembrach estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 962 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Oberembrach | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Bülach |
Koordinatoj | 47° 29′ 16″ N 8° 37′ 6″ O / 47.48778 °N, 8.61833 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 16″ N 8° 37′ 6″ O / 47.48778 °N, 8.61833 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 962 |
Areo | 10,20 km² |
Alteco | 459 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8425 |
Komunumkodo | 0065 |
![]() | |
Geografio redakti
Oberembrach estas pitoreska vilaĝo situanta meze en monteta kamparo 3 km norde de la interkontinenta Flughaveno Zuriko. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Oberembrach mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Hausen, Madlikon, Mühlberg, Obermettmenstetten, Untermettmenstetten, Oberwagenburg, Unterwagenburg, Rotenfluh, Sonnenbühl, Stigen kaj Stürzikon.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,20 km², de kiuj 33,9% estas kovritaj de arbaro, 58,5% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado; 3,6% estas trafiksurfaco kaj 0,1% akvejoj.[1]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Oberembrach limas en nordo al Pfungen, en oriento al Vinterturo, en sudoriento al Brütten, en sudo al Nürensdorf, en sudokcidento al Kloten, en okcidento al Lufingen, kaj en nordokcidento al Embrach.
Trafiko redakti
Oberembrach per poŝtaŭtobuso estas ligita kun la Flughaveno Zuriko kaj la stacidomo Ebrach-Rorbas kaj apartenas al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn oriente en Vinterturo.
Historio redakti
La nobeloj sur la kastelo Wagenburg estis dokumente menciitaj la unuan fojon en la jaro 1263. Per la edziĝo de Adelheids de Wagenberg kun Hartmann von Heidegg la kastelo fariĝis posedaĵo de la kavalirojde Heidegg ĉe la Lago de Baldegg.
Kiel propra politika komunumo Oberembrach naskiĝis nur en la jaro 1809 per sendependiĝo de la komunumo Embrach. En la jaro 1871 la vilaĝetoj Augwil kaj Vordermarchlen estis disigitaj de Oberembrach kaj atribuitaj al Lufingen. [2]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Oberembrach
- Oberembrach en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
Bildoj redakti
-
Biblioteko en Oberembrach