Niederglatt
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Niederglatt ZH (stacidomo). |
Niederglatt estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4346 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 4547 personoj ĝis la 31-a de decembro 2009.
Niederglatt | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 46° 29′ 33″ N 8° 30′ 13″ O / 46.49250 °N, 8.50361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 33″ N 8° 30′ 13″ O / 46.49250 °N, 8.50361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4547 |
Areo | 3,62 km² |
Alteco | 411 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8172 |
Komunumkodo | 0089 |
Geografio
redaktiNiederglatt situas en la Glattvalo ambaŭflanke de la rivero en la Zurika Unterlando. Al Niederglatt apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la du vilaĝoj Nöschlikon kaj Grafschaft. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,62 km², de kiuj 7,8% estas kovritaj de arbaro, 55,3% servas por agrikulturo kaj 26,1% por setlado; 6,9% estas trafiksurfaco kaj 1,9% akvejoj. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiEn nordo Niederglatt limas kun la urbo Bülachkaj la komunumo Höri, sudoriente troviĝas la komunumo Oberglatt. En nordokcidento la naturrezervejo de la marcho de Neerach formas la limon de la komunumo.
Trafiko
redaktiNiederglatt estas per la trajnlininoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Dielsdorf ZH kaj al Bülach kaj kun diversaj buslinioj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
redaktiLa plej malnova dokumenta mencio de la komunuma nomo datiĝas el la jaro 1141 kiel Niderunglatto. En la jaro 1442 fariĝis posedaĵo de Zuriko kaj estis ĝis la jaro 1798 parto de la supervoktejo Neuamt. La vilaĝparto dekstre de la rivero Glatt apartenis al la Grafejo Kiburgo kaj ankoraŭ hodiaŭ portas la nomon Grafschaft [=grafejo]. En la jaro 1840 la ĝisnuna municipo Niederglatt estis disigita de la komunumo Niederhasli kaj fariĝis memstara politika komunumo.
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Ponto trans Glatt
-
Preĝejo
-
Avia-Benzinejo
-
Lernejo
-
Distrikta ŝparbanko Dielsdorf en Niederglatt
-
Restoracio Löwen
-
Komerca domo Sägereistrasse 3+4