Endre Rodriguez, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rodriguez Endre estis hungara reĝisoro, scenaristo. Liaj personaj nomvariantoj estis Andor, André, lia frato estis Ödön Barsi.

Endre Rodriguez
Endre Rodriguez (maldekstre)
Endre Rodriguez (maldekstre)
Persona informo
Naskonomo Rodriguez Endre
Naskiĝo la  28-an de aprilo 1899(nun 1899-04-28)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 5-an de aŭgusto 1975
en Germanio Munkeno (Okcidenta Germanio)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ödön Barsi
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Endre Rodriguez [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1899 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de aŭgusto 1975 en Munkeno (Okcidenta Germanio).

Biografio redakti

Endre Rodriguez frekventis armean akademion, poste li tuj batalis en la 1-a mondmilito. Li vundiĝis en 1917 en Italio. En 1920 li lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste li havis kelkajn aktorajn rolojn en Vieno kaj Berlino, poste li trovis laborlokon en filma produktejo apud Alfréd Deésy. En 1936 li hejmenvenis kaj li estis reĝisoro en filmoproduktejo en Budapeŝto. Depost la 2-a mondmilito li havis eblecon fari nur mallongajn filmojn. En la 1950-aj jaroj li laboris en ministerio pri trafiko. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Danio, kie li faris kelkajn filmojn, poste li vivis en Okcidenta Germanio. Li faris dokumentajn filmojn por la okcidentgermanaj televizioj. Li edziĝis en 1923 kaj 1930 - eksedziĝis en 1927 kaj 1937.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • A villamosszék árnyékában (1927, kune kun Alfréd Deésy)
  • Varjú a toronyórán (1938, kune kun Márton Keleti) - ankaŭ scenaristo
  • Kalotaszegi Madonna (1943)
  • Norma (1949, mallonga filmo)
  • Egy kis meglepetés (1955, mallonga filmo)
  • Ung kaerlighed (1958, dana filmo)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Bors István (1939, ankaŭ reĝisoro)
  • Férfihűség (1942, ankaŭ reĝisoro)
  • A repülés elmélete (1953, ankaŭ reĝisoro) - dokumenta filmo

Fontoj redakti