Enireja objekto estas ferbetona objekto enkadre de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Ĝi servis kiel ĉefa enirejo en artileriajn fuortarojn. Ĝi estis konstruita en kovrita loko en enlando ekster la ĉefa defenda posteno pro celo de sekurigo de senproblema provizado de la fuortaro eĉ en tempo de bataloj.

Ĉeĥoslovaka enireja objekto en fuortaro Bouda

Armilaro

redakti

La objektoj havis por ronda defendo en la plafono duopon de blendaj kloŝoj, en kiuj estis lokigitaj malpezaj maŝinpafiloj. En porpafistaj ĉambroj estis laŭ konfigurado de tereno uzataj malpezaj kaj pezaj maŝinpafiloj aŭ kontraŭtankaj kanonoj mod. 36. Plua pafejo por maŝinpafilo estis instalita en la unua blenda pordego. Okaze de eksplodo de batalo dum ĝia malfermita pozicio anstataŭigis ĝin plua pafejo en la unua rompo de la enveturejo.

Teknika solvo de eniroj

redakti

La konstruo de objektoj ebligis enveturi al ŝarĝaŭtomobilo ĝis spaco de transmetejo, kie oni transmetis la ŝarĝon en veturilojn de fortikaĵa mallarĝatraka fervojo kun ŝpuro 600 mm, kiu estis diskondukita en pluajn lokojn de la subtera sistemo de la fuortaro. Apud la enveturejo por ŝarĝaŭtomobiloj ĉiam troviĝis enirejo por piedirantoj. En la franca Maginot-linio tiu ĉi komuna solvo estis uzata sole ĉe malpli grandaj fuortaroj. Ĉe pli grandaj la eniro por piediranta garnizono estis konstruita memstara objekto.

La enveturejo por aŭtomobiloj estis ŝirmita per dualaj kradoj pordegoj, kiuj pezis kun ĉiu apartenaĵo proksimume unu tunon. Tuj malantaŭ la krada pordego estis lokigita unuala elŝovanta gas-izola pordego, kiu pezis preskaŭ ses tunojn. En la fermita pozicio la pordego malebligis enpenetron de venenaj materioj en la objekton. Kontraŭpezo instalita en la suba etaĝo de la objekto ebligis al la pordego vertikalan movon. Malantaŭ tiu ĉi pordego la koridoro estis arke rompita pro celo malebligi pafadon en la internon de la fuortaro. Malantaŭ la arkita parto de la koridoro estis lokigita la tria blenda pordego, kiu ankaŭ estis gas-izola kaj komune kun la antaŭa pordego kreis kontraŭgasan antaŭĉambron servanta por malinfestigi veturilojn atakitaj per batalgasoj. Per tre simila maniero, eĉ kiam en malpli granda mezurilo, estis solvita ankaŭ eniro por la piedirantoj.

Transmetejo

redakti

Malantaŭ la lasta pordego troviĝis spaco de transmetejo. La dimensioj de transmetejo estis derivataj de kvanto de municio, kiu estis por batajkapabelon alveturigi en la fuortaron. Konstruitaj estis du variantoj. En la fuortaroj kun bezono de municio malpli granda ol 100 tunoj por du tagoj estis uzita transmetejo longa 11 metroj, te. por unu granda aŭ du malgradaj ŝarĝaŭtomobiloj. En la fuortaroj kun bezono de municio super 100 tunoj por du tagoj la transmetejo estis je kvin metroj pli longa kaj ĝi ebligis enveturon de du grandaj aŭ tri malgradaj ŝarĝaŭtomobiloj. Konsisto de la transmetejo estis ankaŭ komenca stacio de mallarĝtraka fortikaĵa fervojo servanta por disveturigi la materialon tra la fuortaro.

Konekto de la fuorto al la subtera sistemo

redakti

Laŭ abrupteco de la ĉirkaŭa deklivo diferenciĝis ankaŭ maniero de konekto de la fuorto al la subtera sistemo de la fuortaro. Estis necese konservi super la subtera sistemo preskribitan potencon de supermetaĵo pro kaŭzo de sekurigo de ĝia ŝirmo. Se la fuorto estis lokigita en sufiĉe abrupta deklivo, povis esti uzita rekta galerio (ekz. fuortaro Smolkov, Adam, Jírová horaStachelberg). Okaze de milda deklivo povis esti uzita oblikva rela deklivaĵo (ekz. fuortaro Hůrka, Bouda kaj Dobrošov), kiu estis konstruita en kliniĝo 25%. La tria maniero uzita ĉe objektoj konstruitaj preskaŭ en ebenaĵa tereno estis konstruado de vertikala ŝtupareja kaj lifta ŝakto kun duopo de ŝarĝliftoj. Tiu ĉi maniero estis malavantaĝa pro kaŭzo de duobla transmetado, do ĝi estis uzata kiel eble plej minimume (fuortaro Orel, Šibenice kaj Hanička).

Enirejaj objektoj de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj

redakti
fuortaro nomo de la objekto tipo stato
Orel MO-Or-S 20e lifto nedonita
Smolkov MO-Sm-S 41 Nad Valchou egala galerio konstruita, alikontruita post la milito
Šibenice OP-Š-S 35a Divá Hůra lifto elfosaĵo, surŝutita
Milotický vrch OP-MV-S 62a ? nuligita
Kronfelzov StM-Kv-S 46a deklivaĵo nuligita
Hůrka K-Bg-S 12a U rybníčka deklivaĵo konstruita, alikonstruita post la milito, parte rekonstruita
Bouda K-Ba-S 22a Krok deklivaĵo konstruita, post la milito la antaŭa parto forpafita kaj laŭ devenaj planoj denove betonigita
Adam K-Am-S 43a Na sekyře egala galerio konstruita, alikonstruita post la milito
Hanička R-H-S 79a U silnice lifto konstruita, alikonstruita post la milito
Skutina N-Sk-S 52a V lese egala galerio elfosaĵo
Dobrošov N-D-S 77a Portál deklivaĵo elfosaĵo, provizora enirejo surŝutita
Jírová hora T-JH-S 14a egala galerio nedonita
Poustka T-Pa-S 50a egala galerio nedonita
Stachelberg T-St-S 80a U kanceláře egala galerio elfosaĵo

Eksteraj ligiloj

redakti