Smolkov (artileria fuortaro)

Artileria fuortaro Smolkov estis la plej granda fortikaĵkonstruaĵo de la II-a pionira grupa komandantejo. Smolkov finis la sektoron Moravská Ostrava kaj pafadoj de ĝiaj tri fortikaĵaj haŭbizoj de kalibro 100 mm atingis ĝis urbo Opava, kie ili tuŝis pafsektoron de haŭbizoj el la artileria fortikaĵo de fuortaro Šibenice, kiun oni komencis konstrui proksimume 10 kilometrojn okcidente de Opava. Smolkov konsistis el 5 objektoj, kiuj estis jenaj:

    • MO S-38 – „V Lese“ (turniĝonta kaj elŝovonta kanonturo),
    • MO S-39 – „U Trigonometru“ (artileria fuorto),
    • MO S-40 – „Nad Silnicí“ (infanteria fuorto),
    • MO S-41 – „Nad Valchou“ (enirejobjekto),
    • MO S-42 – „Nad Hájem“ (gvatfuorto),
Smolkov
fuortaro
Objekto por artileria turniĝonta kaj elŝovonta turo MO-S 38 "V lese"
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Smolkov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Municipo Smolkov
Situo Smolkov
 - koordinatoj 49° 53′ 42″ N 18° 04′ 49″ O / 49.89500 °N, 18.08028 °O / 49.89500; 18.08028 (mapo)
Por publiko nur sur surfaco
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Smolkov (fortress)
Portalo pri Ĉeĥio
Historia foto de la artileria fuorto MO S-39 "U Trigonometru"
La artileria fuorto MO S-39 "U Trigonometru" (Ĉe Trigonometro) nuntempe
Smolkov
Bazaj indikoj
Objektoj de fuortaro MO-S 38 "V lese"
MO-S 39 "U Trigonometru"
MO-S 40 "Nad silnicí"
MO-S 41 "Nad Valchou"
MO-S 42 "Nad Hájem"
Aliaj nomoj Hrabyňský vrch (Hrabyner Berg)
Komandantoj kaj soldatoj
Komandanto Ladislav Honc
Hom-ekipo 394 viroj
Konstruado
Konstru-firmao Ing. Alois Beneš

Ĉiuj fuortoj estis en subterejo kunigitaj per subteraj koridoroj, ĉambregoj, municiejoj, maŝinejoj, loĝigejoj por hom-ekipo kaj per pluraj bezonaj spacoj por funkciado de la fuortaro.

Dum ostrava operaco en aprilo de 1945 eĉ sovetaj armeaj korpusoj timis ekataki la fuortaron, ili ĉirkaŭiris ĝin tra Hrabyně.

Rilataj temoj redakti