Enrique Sánchez Lansch

Enrique Sánchez Lansch (naskiĝinta en 1963 je Ĥiĥono (Hispanujo) estas produktisto kaj reĝisoro de dokumentaj filmoj. Foje la familia nomo ankaŭ estas skribata Lanz.

Enrique Sánchez Lansch
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1963 (1963-01-01) (61-jaraĝa)
en Ĥiĥono
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Verkoj redakti

Jen selekto de liaj verkoj:

  • Rhythm is it! Dokumenta kinofilmo kunreĝisore kun Thomas Grube pri dancprojekto kun lernantoj pri Le sacre du printemps de Stravinski kun ĥoreografo Royston Maldoom, orkestrestro Simon Rattle kaj la Berlinaj Filharmoniistoj. 100 minutoj. 2004. [1]
  • Sing um dein Leben! Dokumenta filmo pri esperoj kaj timoj de la junaj partoprenantoj de la internacia kantkonkurso „Neue Stimmen“ en 2005. 60 minutoj. 2005.
  • Schumann, Schubert und der Schnee Filma adaptado de la pianopero de Hans Neuenfels kun lidoj de Robert Schumann kaj Franz Schubert. 60 minutoj. 2006.
  • Kunst der Fuge Muzikfilmo pri Die Kunst der Fuge de J.S. Bach kun la ensemblo Musica Antiqua Köln, farita en la ĉambroj de la Fondaĵo Langen je Neuss – Reinhard Goebel. 75 minutoj. 2007.
  • Mstislav Rostropowitsch – Das musikalische Gewissen Dokumenta filmo pri kaj kun violonĉelisto kaj orkestrestro Mstislav Rostropoviĉ kun sonregistraĵoj el liaj lastaj orkestro-ekzercadoj kaj majstrokursoj. 52 minutoj. 2007.
  • Jetzt ist die Zeit schon um… Duparta dokumenta filmo pri Rachmaninoff kaj la maljuniĝo. Kun Semyon Bychkov kaj la simfoniorkestro de WDR. 2x 60 minutoj. 2007.
  • Das Reichsorchester – La Berlinaj Filharmoniistoj kaj la naziismo. Dokumenta kinofilmo. 90 minutoj. 2007. [2]
  • The Promise of Music - Der Klang der Hoffnung Dokumenta filmo pri la juna orkestrestro Gustavo Dudamel kaj la Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar. 90 minutoj. 2008.
  • Lass mich ewig komponieren. KLANG - die 24 Stunden des Tages. Dokumenta filmo pri la ekzercludoj kaj prezentadoj de la ciklo KLANG de Karl-Heinz Stockhausen. 60 minutoj. 2010.
  • Piano Encounters - Begegnungen am Klavier. Dokumenta kinofilmo, kiu akompanas pianludajn infanojn pli aĝajn ol kvar jaroj kaj je tio dokumentas iliajn spertojn en kursoj kun pianistoj kiel Emanuel Ax, Katia kaj Marielle Labèque, Gabriela Montero kaj la Duo Tal & Groethuysen. 95 minutoj. 2010.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti