Eoin O'Duffy (en irlanda: Eoin Ó Dubhthaigh); (20-an de oktobro de 1892 - 30-an de novembro de 1944) estis sinsekve Teachta Dála (TD) (nome estro de la Irlanda Respublika Armeo), la dua komisiito de la polico Garda Síochána, ĉefo de la Nacia Asocio de Kamaradoj de la Armeo kaj poste unua estro de la politika partio Fine Gael (1933-1934), antaŭ estri la Irlandan Brigadon kiu luktis en la flanko de la generalo Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito, kie ĝi apenaŭ gravis pro maldisciplino kaj estis resendita al Irlando fare de Franco jam en 1937. Foje li memproklamiĝis "al tria homo plej grava de Eŭropo" post Adolf Hitler kaj Benito Mussolini.

Eoin O'Duffy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1892 (1892-10-20)
en Castleblayney
Morto 30-an de novembro 1944 (1944-11-30) (52-jaraĝa)
en Dublino
Tombo Glasnevin Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco IrlandoIrlanda Libera ŜtatoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo politikistooficiro • konstruinĝeniero
vdr