Eono (gnostikismo)

La eonoj, en multaj gnostikaj sistemoj, reprezentas la diversajn emanaĵojn de la unua Dio, konata ankaŭ kiel Unuo, la Monado, Bythos (greke por Profundeco, Aion Teleos (greke por Perfekta Eono), Proarĥe (greke por Antaŭ la Komenco, Arĥe (greke por Komenco). Tiu unua esto estas eĉ mem eono kaj entenas en si alian eston nomata Ennoia (greke por Penso), aŭ ĥaris (greke por graco), aŭ Sige (greke por silento). La perfekta esto, sekve, koncipas la duan kaj la trian eonojn: la masklon Caen (greke por Povo) kaj la inon Aĥana (Vero, Amo).

La eonoj, se supraĵe konsideritaj, povus unuatrafe esti egaligitaj al la jud-kristanaj anĝeloj, sed ĉar emanaĵoj (kaj ne "kreitaĵoj") de la unua Dio, la Unuo, la Principo, la Origino, kaj do ĉar veraj diaj estuloj kaj ne simplaj spiritoplenuloj (kiaj estas la hebreaj-kristanaj anĝeloj) estas reale plikorekte egaligendaj al la transkosmaj Dio) (nome "trans la Kosmo", do Dioj rezidantaj en la hiperuranio, la amplekso de la superaj mondoj, la Paradizo) aŭ novplatonismaj Dioj. La sama nomo AionAeon estis la nomo de la antikva malgrandazia diaĵo de la Tempo kaj Eterneco, estis uzita ankaŭ kiel nomo de la leonkapa diaĵo de Mitraismo en kiu havis la saman signifon. Platono uzas la terminon Aion por marki la eternecon de la Mondo de la Ideoj, en lia Parabolo de la kaverno.

La eonoj estas ofte reprezentataj laŭ paroj masklaj/inaj diriaj sizigioj, kie nombro ofte alproksimiĝis al 20-30. Du el la eonoj plejofte cititaj estis Kristo kaj Sophia.

La tuta eonaro konstituas la pleromon, la "regionon de la lumo." La malpli altaj regionoj de lapleromo estis tiuj pli proksimaj al la obskureco, nome la fizika mondo.

Kiam la eono nomata Sophia emanis sen sia partnera, la rezulto estis la Demiurgo, aŭ duon-kreanto (en la gnostikaj tekstoj foje la Demiurgo estas nomata Yalda Baoth), ulo kiu neniam devintus ekzisti. Tia kreaĵo ne apartenis al pleromo,kaj la Unuo emanigis du eonojn, nome Kristo kaj la Sankta Spirito, por savi la homaron kaj ĝin defendi kontraŭ la Demiurgo. Kristo, sekve, enprenis la formon de homa kreaĵo Jesuo por povi instrui al la homaro la vojon por atingi la gnozon: nome la reveno al la pleromo.

Ankaŭ la Evangelio laŭ Judaso[1] estis fundamenta sankta teksto por setanoj, ĉar estas citita la “idaro de Set” kiel anaro elektita. [2] , elfosita antaŭ nelonge, tradukita kaj akirita far National Geographic Society mencias la eonojn kaj parolas pri la instruaĵoj de Jesuo ĉi-rilate. [3]

Plej famaj gnostikuloj redakti

Eonoj aperas ankaŭ en la famega gnostika Valentino kontraŭ kiu verkis ĝuste en Adversus Valentinianos Tertuliano. Tiu gnostikulo elpensis 30 parajn eonojn malsamajn kiuj sinsekve emanigis unu la alain kaj formis erojn nomatajn Ogdoadoj; kaj dividis la eonaron en diversaj sinsekvaj generacioj (almenaŭ sep).

Sankta Ireneo el Liono informas, en Adversus Haereses, pri gnostikukoj Ptolomeo kaj Kolobaso kaj pri iliaj penssitemoj komplikaj en kiuj la nomoj kaj la funkcioj de eonoj ne identiĝas kun tiuj de Valentino.

 
Pléromo de Valentino, el Histoire critique du Gnosticisme; Jacques Matter, 1826, Vol. II, Plate II.

.

Notoj redakti

  1. Evangelio laŭ Judaso Iskarioto en [1] esperantigita de Armando Zecchin.
  2. «Il Vangelo di Giuda. Questioni storico-religiose» di Ennio Sanzi.
  3. The Lost Gospel.

Bibliografio redakti

  • LIPSIUS, Richard Adelbert. A Dictionary of Christian Biography, Literature, Sects and Doctrines. London: John Murray, 1887. 1076–99 pp. vol. Volumo IV.
  • Katolikaj enciklopedioj:

Vidu ankaŭ redakti